Alianco de Demokrata Maldekstrularo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Prezidanto Emblemo
Grzegorz Napieralski
Bazaj informoj
fondodato: 15-a de aprilo 1999
fondoloko: Varsovio
prezidanto: Leszek Miller
frakcio de Eŭropa Parlamento: Progresema Alianco de Socialistoj kaj Demokratoj
nombro da membroj: ĉ. 36.000 (2012)
centra oficejo: ul. Złota 9
00-019 Warszawa
Pollando
koloro: ruĝa
retejo: www.sld.org.pl

Alianco de Demokrata Maldekstrularo, AdDM (pole Sojusz Lewicy Demokratycznej, SLD) estas pola maldekstra politika partio, fondita la 15-an de aprilo 1999 (laŭleĝe registrita la 17-an de aprilo 1999) de politikistoj plejparte agantaj en la antaŭa politika koalicio de partioj sub la sama nomo.

Vidpunkto

La partio prezentas programon de moderna socialdemokratio, oficiale kontraŭas ligojn kun komunisma deveno, tamen multe da politikistoj de AdDE devenas de Pola Unuiĝinta Laborista Partio.

En la jaro 2001 AdDM proponis likvidon de Senato sed post sukcesa baloto rezignis la ideon.

La partio postulas gardon de sociaj funkcioj de ŝtato kaj t.n. socialan kontrolon super merkato. AdDM agas por laikeco de ŝtato, toleremo je homaj mondkonceptoj, egaleco de viroj kaj virinoj, virina rajto de abortigo, rajtoj de samseksemuloj, senpagaj edukado kaj medicina servo. AdDM kontraŭas likvidon de distriktoj kaj Senato, eŭtanazion kaj mortpunon.

Eŭrop-nivele Alianco de Demokrata Maldekstrularo membras en la Partio de Eŭropaj Socialdemokratoj (PES), kiu en la Eŭropa Parlamento kunkreas Progreseman Aliancon de Socialistoj kaj Demokratoj. Dum la oficperiodo 2009-2014 AdDM havas tie 6 seĝojn. En la pola parlamento dum la oficperiodo 2007-2011 AdDM havas siajn 40 deputitojn el sume ĉiuj 460 seĝoj kaj kreas la trian laŭ grandeco Parlamentan Klubon (el ĉiuj kvar).

La junulara organizo de AdDM estas Federacio de Junaj Socialdemokratoj.

Eksteraj ligiloj