Allan Botschinsky

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Musical note nicu bucule 01.svg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Muziko

Allan Botschinsky (* 29-an de marto 1940 en Kopenhago, Danujo) estas dana ĵaztrumpetisto, flugilkornisto, komponisto, aranĝisto kaj muzikproduktisto.

Vivo kaj verkado[redakti | redakti fonton]

Botschinsky studis ekde 1953 ĝis 1955 ĉe la Reĝa Dana Konservatorio kaj en 1963 ĉe la Muzik-Lernejo je Manhatano. Ekde 1955 ĝis 1960 li estis membro de la Ib Glindemann Orkestro, laboris krome kun Bent Axen (1959) kaj Bent Jædig samkiel kun muzikistoj loĝantaj aŭ gastantaj en Kopenhago, ekz. Kenny Dorham, Dexter Gordon, Thad Jones, Ben Webster kaj Oscar Pettiford. Post kelkaj jaroj ekde 1964 kiel membro de la Dana Radio-Bandego kaj koncertvojaĝoj kun Mal Waldron, kun Eŭropa Trumpeto-Supro kaj la Eŭropa Ĵaz-Ensemblo li pli aktivis en Germanujo, ekloĝis en Hamburgo, kie li en 1985 konatiĝis kun sia posta edzino Marion Kaempfert, kaj ludis kiel soloisto en la bandego Rhythm Combination & Brass de Peter Herbolzheimer. Kun Niels-Henning Ørsted Pedersen li ludis duope. Krom la latunblov-kvinopo First Brass kun Derek Watkins, same kiel Bart kaj Erik van Lier li tenis en la malfruaj 1980-aj kaj 1990-aj jaroj pluan ensemblon kun muzikistoj kiel George Mraz, Victor Lewis, Lars Danielsson, Charles Fambrough kaj Jeff Hirshfield, kun kiu li ludis aron da albumoj por la diskeldonejo M.A. Music. Ĉi tiun eldonejon fondis en 1987 Marion Kaempfert (filino de Bert Kaempfert) kaj Botschinsky; ĉi-lasta ankoraŭ laboras por la eldonejo kiel aranĝisto kaj produktisto. Ekde „Sentiments“ (1983) Botschinsky pli kaj pli sin dediĉis al la komponado de verkoj por klasika orkestra resp. ĉambromuzika instrumentistaro. Por orkestro li verkis i.a. Dronning Dagmar, Patchwork kaj Turnus. Al liaj lastaj verkoj apartenas la serio Colours – verkoj por variaj soloinstrumentoj, inspiritaj el la interligo de muziko kaj koloroj.

Distingoj[redakti | redakti fonton]

En 1963 Botschinsky estis honorita kiel dana „ĵazmuzikisto de la jaro“. Por sia triaflua komponaĵo „Sentiments“ oni distingis lin en 1983. La dana televido portretis lian verkadon en 1984 en la elsendo „The Music Of Allan Botschinsky“.

Diskoj[redakti | redakti fonton]

Kiel bandestro[redakti | redakti fonton]

  • First Brass (M.A. Music, 1986) kun Derek Watkins, Bart van Lier, Erik van Lier
  • Duologue (M.A. Music, 1987) kun Niels-Henning Ørsted Pedersen
  • Allan Botschinsky Quintet: The Night (M.A. Music, 1988) kun Ove Ingemarsson, Thomas Clausen, Lars Danielsson, Victor Lewis
  • Allan Botschinsky Quartet: Last Summer (M.A. Music, 1991) kun Dave Stryker, George Mraz, Victor Lewis
  • I’ve Got Another Rhythm (M.A. Music, 1994) kun Dave Stryker, Charles Fambrough, Jeff Hirshfield

Kiel gastmuzikisto[redakti | redakti fonton]

  • Bent Axen: Axen (Steeplechase, 1959–61)
  • Kenny Dorham: Short Story (Steeplechase, 1963)
  • European Jazz Ensemble: At The Philharmonie Cologne (MA Music, 1989) kun Manfred Schoof, Enrico Rava, Philip Catherine, Gerd Dudek, Uschi Brüning, Ali Haurand
  • Dexter Gordon: More Than You Know (Steeplechase, 1975), Strings And Things (SC, 1976)
  • Peter Herbolzheimers Rhythm Combination & Brass: Bandfire (1981), Fat Man Boogie (1981), Fatman Two: Tribute To Swing (1982), Big Band Bebop (1983), More Bebop (1984; alle Koala Records)
  • Nils Lindberg: Saxes Galore/Brass Galore (Bluebell 1979/81)
  • Oscar Pettiford: Montmartre Blues (Black Lion, 1959/60)
  • Ben Webster: Masters Of Jazz – Ben Webster (Storyville, 1968–70)
  • Ernie Wilkins Big Band: Montreŭ (Steeplechase, 1983)

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]