Allen Carr

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Allen Carr
Persona informo
Allen Carr
Naskonomo Allen John Carr
Naskiĝo 2-an de septembro 1934
en Londono, Brita imperio
Morto 29-an de novembro 2006
en Malago, Hispanio
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per pulma kancerokancero vd
Nacieco brito
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Profesio
Okupo verkisto
Aktiva dum 1985– vd
Verkado
Ĝenroj memhelp-libroj
Verkoj La facila vojo por ĉesigi fumadon (1985)
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Allen Carr (naskiĝis je la 2-a de septembro 1934 - mortis je la 29-a de novembro 2006), estis angla verkisto de memhelp-libroj.

Li komencis fumi en la aĝo de 18 jaroj . Multfoje li provis ĉesi fumi, sed neniam sukcesis. Carr jam fumis po 100 cigaredojn en ĉiu tago, kiam li finfine ĉesis fumi en 1983, kaj laŭ liaj vortoj tio estis tre facila. Post analizo de siaj antaŭaj malsukcesoj kaj de sia fina sukceso li komencis helpi al fumantoj liberigi sin de tabako. Por tio Carr fondis sian unuan klinikon “Easyway” (“Facila vojo”), poste aperis tuta reto de tiuj klinikoj en multaj landoj. En 1985 li verkis sian unuan kaj plej faman furorlibron La facila vojo por ĉesigi fumadon (“The Easy Way to Stop Smoking”). Poste li verkis aliajn librojn pri fumado, kaj ankaŭ eldonis memhelp-librojn pri aliaj dependecoj. Liaj libroj estis tradukitaj en multajn lingvojn.[1]

Biografio[redakti | redakti fonton]

Carr naskiĝis en Londono. Li komencis fumi kiam li havis 18 jarojn, post rekrutigo al militservo. En 1958 li fariĝis librotenisto. 15-an de julio 1983, 48-jara, li finfine ĉesigis la fumadon. Laŭ liaj vortoj, tio estis facila. Li analizis sian sperton. Li ne tuj komprenis la kialon de tiu facileco. Poste li skribis, ke la ĝusta demando estas ne “kial ĉi-foje estis facile?”, sed “kial antaŭe estis malfacile?” Poste li ekvolis helpi al aliaj fumantoj, rakontante al ili pri sia sperto, por ke ankaŭ ili povu liamaniere facile ĉesi fumi. Li forlasis sian laboron kiel librotenisto kaj dediĉis sin al asistado por fumantoj, dezirantaj liberigi sin de tabako.[1]

En 2006 oni trovis ĉe li pulman kanceron. Oni ne divenis, ĉu la kialo estis la iama fumado. Li mem deklaris, ke lia kancero estas nekuracebla kaj ke li ne vivos pli ol 9 monatoj. Li diris: “Post kiam mi ĉesigis la fumadon antaŭ 23 jaroj, mi estis la plej feliĉa homo en la mondo. Nun mi sentas la samon”, se mi fumus, mi mortus antaŭ 20 jaroj”.[2][3]

Allen Carr mortis 29-an de novembro 2006 en sia hejmo en Malago, Hispanio.[4]

La metodo[1][redakti | redakti fonton]

Laŭ Carr, timo de rifuzo de fumado devigas plimulton da fumantoj daŭrigi sian fumadon. Ili kredas, ke tabako plezurigas ilin, helpas maldistriĝi, aŭ malstreĉigas, kaj dum la tuta vivo oni devos suferi sen tabako. Sed Carr asertas, ke tio estas iluzioj. Cigaredo nur forigas sindromon, kiun aperigis la antaŭa cigaredo, kaj samtempe ĝi aperigas novan sindromon, por estonteco. Do, plezuro de fumanto estas reveno al “normala stato”, en kiu nefumanto troviĝas ĉiam. Grandan forton tiu sindromo ricevas el dubo kaj timo de fumanto, kaj se fumanto venkos ilin, ĉesigi la fumadon estas facile. Ne temas, ke minusoj de fumado superas plusojn, sed ke fumado havas neniujn plusojn.

Carr insistas, ke fumanto fumu, kaj ne penu fumi malpli ol ordinare, ĝis li aŭ ŝi ĉion komprenos kaj venkos sian timon. Poste sekvu la rito de la “lasta cigaredo”. Li asertas, ke oni ne bezonas fortan volon por ĉesigi la fumadon, necesa estas nur klara kompreno de la metodo kaj de la veraj kialoj de fumado. Se fumanto eĉ sukcesis ĉesigi la fumadon per la “metodo de forta volo”, li aŭ ŝi devos suferi eble dum la tuta vivo, ĉar li aŭ ŝi kredas sin oferanta ion.

Facila vojo[redakti | redakti fonton]

En 1983 Allen Carr komencis konsultigi apartajn dezirantajn pri ĉesigo de fumado. En 1984 li forlasis sian laboron kiel librotenisto kaj decidis tute dediĉi sin al “facila vojo”. En 2005 estis 70 liaj klinikoj en 35 landoj oni kuracis 45 000 fumantojn. Klinikojn de Allen Carr gvidas eksfumantoj, kiuj sukcesis ĉesigi la fumadon per metodo de “facila vojo”. Kliniko redonis la monon al paciento, se tiu ekfumos denove ene de tri monatoj post la rifuzo de tabako. La meznombro da tiuj, kiuj ne fumas dum tri monatoj, estas pli ol 90%.[3][2]

Carr verkis dekon da libroj pri fumado, inter ili sian furorlibron La facila vojo por ĉesigi fumadon (“The Easy Way to Stop Smoking”). Ili estis tradukitaj en multajn lingvojn. Liaj libroj ankaŭ ekzistas en la formo de sondosiero por diversaj iloj, kaj laŭ la libroj oni faris filmojn.

Titoloj[redakti | redakti fonton]

  • 1985 - The Easy Way to Stop Smoking
  • 1995 - The Only Way to Stop Smoking
  • 1999 - The Little Book of Quitting
  • 1999 - How to Stop Your Child Smoking
  • 2002 - Allen Carr's Easy Way for Women to Stop Smoking
  • 2002 - Allen Carr's Easy Way to Control Alcohol
  • 2002 - The Easy Way to Stop Smoking
  • 2003 - Allen Carr's Easy way to Be Successful
  • 2004 - Allen Carr's Easyweigh to Lose Weight
  • 2004 - The Easyway to Enjoy Flying
  • 2005 - Packing It in the Easy Way
  • 2005 - Allen Carr's No More Hangovers
  • 2005 - Allen Carr's How to Be a Happy Non-smoker
  • 2006 - Allen Carr's Easy Way to Stop Smoking
  • 2006 - Allen Carr's No More Worrying
  • 2006 - Allen Carr's No More Diets

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 The Easy Way to Stop Smoking
  2. 2,0 2,1 Allen Carr fighting lung cancer BBC (30 July 2006).
  3. 3,0 3,1 Quit smoking guru Allen Carr: 'I have nine months to live', Daily Mail (14 August 2006).
  4. "Allen Carr dies from lung cancer". BBC. 29 November 2006.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]