Amadou-Mahtar M'Bow

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Amadou-Mahtar M'Bow

Matar Mbow.jpg

Persona informo
Nomo Amadou-Mahtar M'Bow
Dato de naskiĝo 1921
Loko de naskiĝo Dakaro
Okupo
Aĝo 93
v  d  r
Information icon.svg

Amadou-Mahtar M'BOW (naskiĝis en 1921 en Dakaro) estas senegala instruisto kaj politikisto, plurfoje Ministro pri Edukado kaj Ministro pri Kulturo en sia lando kaj Ĝenerala Direktoro de UNESKO dum 13 jaroj.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Se fidi la semajnan gazeton Jeune Afrique[1], Amadou-Mahtar M'Bow « povas montri kilometrlongan vivoprotokolon », kiun oni malfacile povas plene redoni.

Naskiĝinta en Dakaro en 1921, 18-jara, li partprenas la Duan mondmiliton sub la franca flago. Li eniras la aerarmeon kiel propravole engaĝito en marto 1940 por la daŭro de la milito. Eksigita en oktobro 1940, li estas revokita al aktiveco en januaro 1943, antaŭ ol esti denove eksigita en 1945. Li daŭrigas studojn de aeronaŭtika inĝenierarto en Francio dum li samtempe decidis trapasi sian abiturientecon pri moderna literaturo kiu malfermas al li la pordojn de la Sorbono. Li atingas tie instrulicencon pri literaturo kaj paralele prezidas la Asocion de la Studentoj de Parizo poste fondas la Federacion de la afrikaj Studentoj en Francio.

De 1951 al 1953, li estas instruisto en la kolegio de Rosso en Maŭritanio, antaŭ ol reveni en Senegalo kie li kreas kaj gvidas de 1952 al 1957 la Servon de la Bazedukado kaj estas nomita estro de la Misioj de Bazedukado de Daru–Musti, Badiana, Senudebu kaj poste Gaya. Li instruas la Historion kaj la Geografion ĝis 1966; ĉefe en la gimnazio Faidherbe de St Louis poste en la Supera Normala Lernejo de Dakaro. Li prezidas en 1965 en Abiĝano la konferencon de la spertuloj ŝarĝitaj proponi la reformon de la programoj de historio kaj de geografio de la franclingvaj ŝtatoj de nigra Afriko kaj de Madagaskaro.

Jam ministro de la Edukado kaj de la Kulturo de Senegalo dum la periodo de interna aŭtonomeco (1957-1958), li demisias por sin engaĝi en la lukto por la sendependeco de sia lando kiu efektiviĝos en 1960. Tiam, li fariĝis Ministro de la nacia edukado (1966-1968), poste de la kulturo kaj de la juneco (1968-1970) kaj deputito en la nacia Asembleo, en la ekzekuta konsilio en 1966 kaj en la urbestraro de St Louis. [2].

En 1970 li estas unue nomita ĝenerala sub-direktoro de UNESKO por la edukado. Poste, elektita en 1974 kaj reelektita en 1980, li estas Ĝenerala Direktoro de UNESKO de 1974 ĝis 1987. Sub lia direkto, la komisiono gvidita de Seán MacBride liveras raporton titolitan Many Voices, One World (Multaj voĉoj, unu mondo) kiu prezentas rekomendojn por starigi novan pli justan mondan ordon de la informo kaj de komuniko.

En 2008, 87 jaraĝa, li akceptis prezidi la Naciajn Konferencojn de Senegalo[fr] lanĉitaj de la Fronto Siggil Senegaal kiu kunigis dume preskaŭ unu jaro la ĉefajn partiojn opoziciantajn al la povo de la prezidanto Abdoulaye Wade kaj de dekoj da diversaj organizoj. Eksperimentita kaj konscia prie siaj respondecoj, li antaŭe estis renkontinta la ŝtatestron, la reprezentantojn de la civila socio, same kiel la religiajn altrangulojn[3]. La 24-an de majo 2009 li oficiale deklaris la Konferencojn fermitaj.

Post la fino de la laboroj, li anoncis sian intencon daŭrigi la redakton de sia Memorlibro kaj prezenti plue siajn prelegojn[4].

En 2011, li ricevis la insignon de Komandoro en la ordo de la Honora legio [2].

Elektitaj publikigaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Enquête préliminaire sur le village de Gaya, et les villages de Sénoudébou et Dembakané, (Antaŭenketo pri la vilaĝo Gaja, kaj la vilaĝoj Senudebu kaj Dembakane) 1955-1956
  • Le temps des peuples (La tempo de la popoloj), 1982 (diskursoj)
  • De la concertation au consensus : l'UNESCO et la solidarité des nations (De la interkonsiliĝo ĝis la interkonsento: UNESKO kaj la solidareco de la nacioj), 1979
  • Quel avenir pour l'Afrique ?, (Kiu estonteco por Afriko?), 1990 (konferenco)
  • Kolektiva, La science et la technologie dans les pays en développement : pour une renaissance scientifique de l'Afrique, (La scienco kaj la teknologio en la disvolviĝantaj landoj : por scienca renesanco de Afriko), 1992 (simpozio)

M'Bow kaj Esperanto[redakti | redakti fonton]

En 1977 li ĉeestis la Universalan Kongreson de Esperanto en Rejkjaviko, Islando kaj tie festparolis por la ĉeestantoj.


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Cheikh Yérim Seck, « Amadou Makhtar Mbow, un patriarche en première ligne », (« Amadou-Mahtar M'Bow, patriarko en unua linio »), en Jeune Afrique, n-ro 2474, de 8a ĝis 14a de junio 2008, p. 34
  2. 2,0 2,1 Amadou-Mahtar M'Bow, Komandoro en la Ordo de la Honora legio de la franca Respubliko Dekreto de la Prezidanteco de la Respubliko, 31an de decembro 2010. Enmanigita la 2an de majo 2011. Vidi ankaŭ leral.net kaj seneweb.com
  3. Jeune Afrique, loc. cit.
  4. Jeune Afrique, n-ro 2525, de la 31a de majo ĝis 6a de junio 2009, p. 8

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • france Thassinda Uba Thassinda, Amadou Mahtar M'Bow : un sahélien à l'Unesco (Amadou Mahtar M'Bow : sahelano en UNESKO), Paris, Présence africaine, 1989, 388 p. (ISBN 2708705369)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]