Amelia Earhart

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Amelia EARHART ([əˈmiːliə ɪə̯hɑːt]; Esperantigite Amelia Erĥart) naskiĝis la 24-an de julio, 1897, malaperis la 2-an de julio, 1937) estis usona feministino kaj pionirino de la aviado.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Amelia Earhart naskiĝis en Atchinsons, Kansaso. Ĉar ŝia patro, juristo, estis alkoholmalsana, ŝi pasigis sian infanaĝon ĉefe ĉe siaj geavoj. Jam frue ŝi ribelis kontraŭ la tiutempa rolo de la virinoj. Ŝi grimpis sur arbojn, ĉasis ratojn per pafilo kaj kolektis gazetartikolojn pri virinoj en virecaj profesioj.

En 1915 ŝi kun elstara rezulto forlasis la lernejon. Ekde 1917 ŝi laboris kiel militara flegistino kaj sociala laboristino en Bostono. En 1919 ŝi ekstudis medicinon en Novjorko, sed pro malŝato ŝi post malpli ol unu jaro ĉesigis la studadon kaj revenis al siaj gepatroj vivantaj en Losanĝeleso.

En la jaro 1920 ŝi unuafoje rajtis kunflugi en aviadilo, kaj post tiam ŝi nur havis unu celon: mem stiri flugmaŝinon. Fluglecionoj tiutempe kostis mil dolarojn kaj ŝiaj gepatroj rifuzis subteni tiun ĉi frenezan ideon. Ŝi do laboregis en 28 diversaj okupoj kaj ĝuis sian unuan fluglecionon en 1921 ĉe Neta SNOOK. Jam post ses monatoj ŝi de ŝparita kaj pruntita mono aĉetis sian unuan aviadilon, per kiu ŝi starigis la unuan virinan mondrekordon de atingita alteco (4300 metroj). En la jaro 1924 ŝiaj gepatroj disiĝis, kaj Amelia transloĝiĝis kun sia patrino al la orienta marbordo. Por fari komplezon al sia patrino ŝi forvendis la aviadilon kaj aĉetis aŭton. Ŝi laboris en Bostono kiel instruistino kaj faris socialajn laborojn.

En 1928 ŝi famiĝis kiel unua virino transfluganta la Atlantikon – kvankam nur kiel pasaĝerino, kio ŝin ege ĉagrenis. Tamen ŝi estis honorata kvazaŭ heroino, elektiĝis Virino de la jaro kaj gajnis pli da atento ol la piloto Wilmer Stultz. Mallonge poste Amelia Earhart fariĝis idolo de junaj virinoj en Usono. Ŝi daŭre estis invitata al prelegoj kaj intervjuoj, kiujn ŝi uzis por liberigi la virinojn el la kaĝo de sia sekso.

En la jaro 1929 ŝi, finance kaj morale subtenita de la Novjorka eldonisto George Palmer PUTNAM, partoprenis la Cleveland Women's Air Derby, kiu estis konkurso por inaj pilotoj. Post malicaj, mokaj reagoj de la gazetaro, Amelia Earhart renkontiĝis kun kvar aliaj konataj pilotinoj, kaj ili fondis la klubon Ninety Nines, kiu havu la celon fortigi la situacion de la virinoj en la aviado.

En 1931 ŝi (kun hezito, kiel ŝi emfazis) edziniĝis al sia longjara subtenanto kaj admiranto George Palmer Putnam. Ŝi fakte nur la sesan geedziĝproponon respondis jese, ĉar ŝi timis, ke la edzeco limigus ŝian flugadon, krome ŝi ne volis havi idojn.

En 1932 ŝi entreprenis sian plej grandan aventuron: Kvin jarojn post Charles Lindbergh ŝi kiel unua virino transflugis sole la Atlantikon. Ŝi startis la 20-an de majo direkte al Parizo. Pro malbona vetero kaj teknikaj problemoj ŝi ne atingis la planitan celon, sed devis surteriĝi proksime al Londonderry, Irlando. Pro tiu ĉi flugo ŝi gajnis oran medalon de la National Geographic Society.

Kiel gvidantino de la klubo Ninety Nines ŝi senĉese luktis por siaj feminismaj celoj kaj ŝi senhonte eluzis sian popularecon por oponi kontraŭ la tradicia eduka sistemo, kiu plu dividis homojn laŭ seksoj. Ŝi emfazis, ke ŝi per siaj aventuraj rekordflugoj ankaŭ celis pruvi la kapablon de virinoj, atingi elstarajn teknikajn sukcesojn, kaj ŝi luktis por la akcepto de virinoj en teknikaj altlernejoj.

En la jaro 1935 ŝi kiel unua homo transflugis la Pacifikon de Honolulu, Havajo, al Oakland, Kalifornio – distanco pli longa ol inter Ameriko kaj Eŭropo. Samjare ŝi unuafoje sole flugis de Meksikurbo al Newark, Nov-Ĵerzejo.

Mallonge antaŭ sia 40-a naskiĝtago ŝi planis aventuron, kiun neniu homis ĝis tiam aŭdacis fari: ĉirkaŭflugi la teron laŭ la ekvatoro. La unuan provon en marto ŝi pro brulanta motoro devis ĉesigi jam en Havajo. La 21-an de majo 1937 ŝi kune kun sia navigisto Fred NOONAN startis denove el Miami, Florido. Post surteriĝoj en Brazilo, Okcidenta Afriko, Kalkato kaj Ranguno ŝi la 29-an de junio estis majstrinta tri kvaronojn de la vojo. La aviadilo startis la 2-an de julio de Nov-Gvineo, por transflugi la lastan, plej danĝeran parton: la Pacifikon. Ŝi alflugis la insulon Howland Island, kie ŝi planis sian lastan interan surteriĝon – sed neniam alvenis tie.

La plej granda serĉado en la ĝistiama historio, kun 64 aviadiloj kaj 8 militŝipoj, komenciĝis post ŝia lasta radiogramo, sed la 19-an de julio oni finis ĝin sen sukceso. Amelia Earhart estis deklarata malaperinta, supozeble morta. Ŝin kaj la aviadilon oni neniam trovis. Eble tio estis la kaŭzo, ke aro da onidiroj ekaperis. Usonaj pilotoj ekzemple rakontis pri virino trovita en Pacifika insulo, kiu aspektis simile kiel Amelia Earhart, sed ne volis malkaŝi sian nomon. Laŭ alia onidiro ŝi estis usona spionino, kiu mem planis sian malaperon, por prispioni japanajn militbazojn, kaj tria versio asertis, ke ŝi surteriĝis sur la Marŝalaj Insuloj, kie la japana armeo arestis ŝin.

Kvankam ŝia flugo finiĝis en la eterneco, oni povas funebri pri la perdo, sed ne bedaŭri ŝian provon. Amelia ne malgajnis, ĉar ŝia lasta flugo estis senfina. Kvazaŭ en stafetkurado ŝi simple transdonis la torĉon de la progreso al aliuloj, kiuj portas ĝin al la sekvonta celo kaj de tie en la eternecon. (Jackie COCHRAN, kunfondintino de la Ninety Nines pri Amelia Earhart)

Laŭ satelitaj esploroj, bildoj, iu grupo supozas, ke ŝi surteriĝis en la insulo Nikumaroro.

Listo de verkoj[redakti | redakti fonton]

  • 20 Hours 40 Minutes (1928)
  • The Fun of It (1932)
  • Last Flight (eld. 1937 de George P. Putnam post ŝia malapero)
  • Soaring Wings (biografio laŭ taglibroj, eld. 1939 de George P. Putnam)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]