Amici Miei

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Amici Miei
filmo
Originala titolo Amici miei
Originala lingvo itala lingvo
Kina aperdato 26 jul. 1975, 23 okt. 1975, 4 jun. 1976, 18 jul. 1976, 18 aŭg. 1976, 2 nov. 1976, 23 dec. 1976, 26 maj. 1977, 29 jul. 1977, 9 jun. 1978, 7 dec. 1978, 17 jan. 1980, 4 feb. 1980
Ĝenro komedia dramo, komedia filmo
Kameraado Luigi Kuveiller
Reĝisoro(j) Mario Monicelli
Scenaro Pietro Germi • Leonardo Benvenuti • Piero De Bernardi • Tullio Pinelli
Filmita en Florenco
Loko de rakonto Florenco
Muziko de Carlo Rustichelli
Rolantoj Ugo Tognazzi • Gastone Moschin • Philippe Noiret • Duilio Del Prete • Adolfo Celi • Bernard Blier • Milena Vukotic • Silvia Dionisio • Marisa Traversi • Franca Tamantini • Olga Karlatos • Angela Goodwin • Maurizio Scattorin • Mauro Vestri • Edda Ferronao
IMDb
vdr

Amici Miei (esperante Amikoj Miaj) estas itala komedia filmo, reĝisorita de Mario Monicelli en 1975, en kiu ĉefrolas Ugo Tognazzi, Gastone Moschin, Philippe Noiret, Duilio Del Prete kaj Adolfo Celi. Ĝi estas la unua de serio konsistanta el tri filmoj (la aliaj estas Amici Miei – Atto II kaj Amici Miei – Atto III). La filmo ĉefe temas pri grupo de kvindekjaraj amikoj kaj iliajn ellaboritajn ŝercadojn.

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

En 1975, kvin nedisigeblaj florentinaj amikoj en la kvindekaj jaroj alfrontis siajn malfacilaĵojn per ŝerco al malfeliĉaj homoj. La “amikoj miaj” de la titolo estas Grafo Raffaello Mascetti estas falinta nobelo, kiuj por konfuzi kaj moki la homojn kun kiuj li parolas ofte uzas sensencajn vortludojn, kiujn li nomas "supercazzole" ("sensignifa babilado", la vorto eĉ eniris la italan lingvon post tiu filmo) . Rambaldo Melandri estas arkitekto dungita de la municipo en konstanta serĉado de virino. Giorgio Perozzi estas ĵurnalisto kiu provas eviti la malaprobon de sia manko de graveco. Guido Necchi prizorgas drinkejon-restoracion, rendevuejo por grupo de amikoj. Profesoro Alfeo Sassaroli, brila kaj fama kuracisto, estro de kliniko sur la montetoj en Pescia, enuigita de la profesio.

La kvinopo organizas “zingarate” (ciganajn ŝercojn), tio estas fuĝoj por ĉirkaŭvagi kune kaj ŝerci. Dum la rakonto, oni vidas plej faman ciganan akton: vangofrapado de pasaĝeroj rigardantaj tra la fenestroj de forirantaj trajnoj; la aperaĵo en malgranda vilaĝo ŝajnigante esti inĝenieroj aranĝantaj mezuradojn por disfaligi konstruaĵojn kaj konstrui aŭtovojon; la meminvito al festo en luksa vilao, tie Necchi fekas en la potaĵo de la infanfilo de la posedantoj de la domo kaj la malvera milito kun grupo de Marsejla drogkomercistoj por moki avidan maljunulon.

Ĉe la fino de la tago en kiu Perozzi memoras tiujn epizodojn, ĉiuj decidas iri hejmen por dormi, sed Perozzi, ĵus enlitiĝinte, suferas koratakon kaj mortas antaŭ la okuloj de siaj amikoj, en la indiferenteco de sia edzino kaj filo. Eĉ ĉe la punkto de morto li estas preta moki la pastron kiu venis por la lastaj ritoj, eldirante “supercazzola” kiel konfeso.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj rolularo[redakti | redakti fonton]

  •  Ugo Tognazzi kiel Grafo Raffaello Mascetti
  •  Philippe Noiret kiel Giorgio Perozzi
  •  Duilio Del Prete kiel Guido Necchi
  •  Gastone Moschin kiel Rambaldo Melandri
  •  Adolfo Celi kiel Alfeo Sassaroli