Distrikto An Nukat Al Ĥams
Koordinatoj: 32° 35′ 41″ N 11° 53′ 41″ O / 32.59472 °N, 11.89472 °O (mapo)
Distrikto An Nukat Al Ĥams النقاط الخمس
| |
---|---|
district of Libya | |
Bazaj informoj | |
Ĉefurbo | Zuŭara |
Areo | 5 250 km² |
Loĝantaro | 287 662 (stato de 2006) |
ISO-kodo | LY-NQ |
An Nukat Al Ĥams, arabe النقاط الخمس, latinliterigo laŭ DMG an-Nuqāṭ al-Ḫams, estas distrikto de Libio, en la nordokcidento de la lando. Ĝi situas en la historia regiono Tripolio. La distrikta ĉefurbo estas Zuŭara.
Geografio
En la okcidento la distrikto limas al Tunizio. Norde la distrikto havas bordon lime al la Mediteranea Maro, kaj enlande ĝi limas al al la sekvaj libiaj distriktoj:
- Az Zaŭija - oriente
- Al Ĝabal Al Garbi - sudoriente
- Nalut - sude
Administra historio
Kadre de la libia teritoria reformo de 2007 preskaŭ ĉiuj distriktaj limoj estis ŝanĝitaj, kaj rezulte de tio la distrikta areo iom malpligrandiĝis.
Bengazi | Al Butnan | Darna | Al Ĝabal Al Aĥdar | Al Ĝabal Al Garbi | Al Ĝifara | Al Ĝufra | Gat | Al Kufra | Al Marĝ | Misrata | Al Murgub | Murzuk | Nalut | An Nukat Al Ĥams | Sabha | Sirto | Tripolo | Uedo Al Haja | Uedo Aŝ Ŝati | Al Ŭahat | Az Zaŭija