Andelfingen ZH

El Vikipedio, la libera enciklopedio
- La mallongigo ZH en Andelfingen ZH staras por la svisa Kantono Zuriko. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Andelfingen.

Andelfingen
Blazono de Andelfingen
Preĝejo de Andelfingen
komunumo en Svislando
Kantono Zuriko
Distrikto Andelfingen
Koordinatoj  47° 35′ 42″ N 8° 40′ 45″ O / 47.59500 °N, 8.67917 °O / 47.59500; 8.67917 (mapo)Koordinatoj: 47° 35′ 42″ N 8° 40′ 45″ O / 47.59500 °N, 8.67917 °O / 47.59500; 8.67917 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1722
Areo 6,65 km²
Alteco 370 m super marnivelo
Poŝtkodo 8450
Komunumkodo 0030
Mapo de Andelfingen
vdr

Pri la komunumo[redakti | redakti fonton]

Andelfingen estas la ĉefloko de la samnoma distrikto en la Kantono Zuriko.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Andelfingen situas en la centro de la Zurika Vinlando sude de la rivero Turo en la centro de la Zurika Vinlando inter Ŝafhaŭzo kaj Vinterturo.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Andelfingen troviĝas sur la regiona trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Ŝafhaŭzo tra Vinterturo al Zuriko kaj havas ligon al la nacia aŭtoŝoseo A4.

Historio[redakti | redakti fonton]

Arkeologoj malkovris en Andelfingen laborilojn el la ŝtonepoko kaj restaĵon de ceramikaĵoj el la bronzepoko en loko kiu nomiĝas Auf Bollen. Tie ankaŭ ekzistas restaĵo de setlejo de la 12-a jarcento antaŭ kristo.

La unua dokumenta mencio de Andelfingon datiĝas el la jaro 1248 kiel Andelfingon.

La Kastelo Andelfingen apartenis al la filoj de la imperiestro Albrecht, kiu ĝin pandigis en la jaro 1377 al la Sinjoro de Landenberg. La Landenberganoj vendis Andelfingen en la jaro 1434 al la urbo Zuriko. Ek de tiam ĝis la Helveta Revolucio Andelfingen estis kamparvoktejo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]