Humlikon

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Humlikon
Blazono de Humlikon
Vilaĝa centro de Humlikon
former municipality of Switzerland • Ortschaft
Kantono Zuriko
Distrikto Andelfingen
Koordinatoj  47° 34′ 36″ N 8° 40′ 13″ O / 47.57667 °N, 8.67028 °O / 47.57667; 8.67028 (mapo)Koordinatoj: 47° 34′ 36″ N 8° 40′ 13″ O / 47.57667 °N, 8.67028 °O / 47.57667; 8.67028 (mapo)
Nombro de loĝantoj 437
Areo 3,70 km²
Alteco 438 m super marnivelo
Poŝtkodo 8457
Komunumkodo 0032
Mapo de Humlikon
vdr

Humlikon estas komunumo en la distrikto Andelfingen, Kantono Zuriko, Svislando. Ĝi havis 437 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Vilaĝa puto en Humlikon

La komunumo Humlikon situas en la Zurika Vinlando inter Ŝafhaŭzo kaj Zuriko. De la areo de la komunumo 63.5% estas utiligataj por la agrikulturo, 28.4% kovritaj per arbaro, 2.7% utiligitaj por trafiko kaj 5.4% por setlado.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Humlikon limas en nordo al la distriktĉefloko Andelfingen, en nordoriento al Adlikon, en oriento al Dägerlen, en sudoriento al Henggart, en sudo al Neftenbach kaj en okcidento al Dorf.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Humlikon situas flanke de la gravaj trafikvojoj. La komunumo estas per poŝtaŭtobuslinio konektita al la Zurika Trafik-Unio. La plej proksima alveturejo al la nacia svisa aŭtovojo A4 troviĝas en distanco de proksimume 2 kilometroj en Henggart.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Humlikon datas la 12-an de julio 1228 kiam la monaĥo Konrado de Humlicon autentikigis vendon. Ĝis la 6-an de majo 1872, kiam Humlikon post 20-jara strebado sendependiĝis, ĝi estis municipo de la komunumo Andelfingen.

Aviadilkatastrofo de Dürrenäsch[redakti | redakti fonton]

Kiam la 4-a de septembro 1963 akcidentiĝis aviadilo de la modelo Caravelle kun registronumero HB-ICV de Swissair en Dürrenäsch, Kantono Argovio. 74 pasaĝeroj mortis; 43 el inter ili devenis de Humlikon, tio estis kvinono de la tiama loĝantaro. Estis 19 geedzaj paroj kaj 5 unuopuloj el inter ili la tuta komunuma registaro. Pli ol 40 infanoj fariĝis orfoj kaj la komunumo devis dumtempe esti administrata komisarie de la kantono.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]