Marthalen
| Marthalen | |
|---|---|
| Kantono | Zuriko |
| Distrikto | Andelfingen |
| Koordinatoj | 47°37′36″N 8°39′3″O / 47.62667°N, 8.65083°OKoordinatoj: 47°37′36″N 8°39′3″O / 47.62667°N, 8.65083°O |
| Nombro de enloĝantoj | 1840 |
| Areo | 14,11 km² |
| Alteco | 457 m super marnivelo |
| Poŝtkodo | 8460 |
| Komunumkodo | 0035 |
Enhavo |
Pri la komunumo [redakti]
Marthalen estas komunumo en la distrikto Andelfingen, en la Kantono Zuriko, Svislando. La komunumo havis 1840 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007. Marthalen konsistas el la vilaĝoj Marthalen kaj Ellikon ĉe Rejno.
Geografio [redakti]
Marthalen situas inter Ŝafhaŭzo kaj Vinterturo en la Zurika Vinlando kiel la distrikto Andelfingen ankaŭ nomiĝas. La plej okcidenta pinto de la komunumo tuŝas ankaŭ la riveron Rejno.
Trafiko [redakti]
Marthalen situas sur la trajnlino de la Svisaj Federaciaj Fervojoj de Ŝafhaŭzo al Vinterturo kaj estas tra ĝi bone konektita al la Zurika Trafik-Unio. La komunumo estas ankaŭ ligita al la nacia aŭtostrato A4.
Historio [redakti]
Unua dokumenta mencio de Marthalen okazis sub la nomo Martella en la jaro 858. Setlejoj jam ekzistis pli frue, kiel pruvas arkeologiaj trovaĵoj de la La-Tène-kulturo kaj la romia epoko.
Eksteraj Ligiloj [redakti]
|
||||||