Adlikon ĉe Andelfingen
| Adlikon ĉe Andelfingen | |
|---|---|
| Kantono | Zuriko |
| Distrikto | Andelfingen |
| Koordinatoj | 47°34′57″N 8°41′34″O / 47.5825°N, 8.69278°OKoordinatoj: 47°34′57″N 8°41′34″O / 47.5825°N, 8.69278°O |
| Nombro de enloĝantoj | 569 |
| Areo | 6,71 km² |
| Alteco | 448 m super marnivelo |
| Poŝtkodo | 8452 |
| Komunumkodo | 0021 |
Adlikon estas politika komunumo en la distrikto Andelfingen en la Kantono Zuriko, Svislando. Je la 31-a de decembro 2008 ĝi havis 569 loĝantojn.
Enhavo |
Geografio [redakti]
Adlikon situas en la Zurika Vinlando norde de la rivero Turo en najbareco de la distrikta ĉefloko Andelfingen. Al Adlikon apartenas ankaŭ la setlejoj Niederwil kaj Dätwil.
Najbaraj komunumoj [redakti]
La najbaraj komunumoj de Adlikon estas Andelfingen, Dägerlen, Humlikon, Ossingen, Thalheim an der Thur.
Trafiko [redakti]
La komunumo Adlikon situas flanke de la gravaj aŭtomobilaj trafikvojoj, tamen ĝi bone atingebals. Ĝi estas per aŭtobuso al Andelfingen konektita al la reto de la Zurika Trafik-Unio kaj havas aliron al la svisa aŭtovojo A4 de Ŝafhaŭzo al Vinterturo.
Ekonomio [redakti]
Du trionoj de la komunuma tereno estas agrikuluturaj, kvarono arbaro, la ĉefa ekonomia branĉo de la vilaĝo do evidente estas la agrikulturo.
Historio [redakti]
En la romia epoko ekzistis romiaj bienoj en Niederwil kaj Dätwil. Unua dokumenta mencio de Adklion sub la nomo Adlinikon okazis unuan fojon en la jaro 1255. Ek de la jaro 1817 Adlikon estas memstara komunumo kaj ek de 1872 ĝi estis disigita de Humlikon.
Eksteraj Ligiloj [redakti]
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia komunejo la kategorion Adlikon ĉe Andelfingen – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
Bildoj [redakti]
-
La rivero Turo ĉe Dätwil
|
||||||