Andrea Meláth
Andrea Meláth | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Meláth Andrea |
Naskiĝo | la 13-an de julio 1968 en Budapeŝto (Hungario) |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Muzikakademio Franz Liszt |
Okupo | |
Okupo | operkantisto • universitata instruisto |
Andrea Meláth [melAt], laŭ hungarlingve kutima nomordo Meláth Andrea estis hungara operkantisto, oratorikantisto (mezosoprano), altlerneja instruisto.
Andrea Meláth [1] Arkivigite je 2018-01-17 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 13-an de julio 1968 en Budapeŝto.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Andrea Meláth frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste ŝi akiris diplomon en Muzikakademio de Budapeŝto en 1998. Ŝia ĉefinstruisto estis Erika Sziklay. Ŝi ricevis stipendion jam en 1996 al Festivalo de Bayreuth. En 1997 ŝi atingis la duan lokon en kantokonkurso. Ŝi debutis en subĉiela operspektaklo de Lovasberény en 1998. Ekde la sekva jaro ŝi ofte havas rolojn en Budapeŝta Ŝtata Operejo aŭ ŝi kantadas en koncertoj ankaŭ eksterlande. En 2013 ŝi estis nomumita docento kaj katedrestro de Muzika Universitato Liszt Ferenc. Ŝi ricevis plurajn premiojn inter 1999-2014.
El ŝia repertuaro[redakti | redakti fonton]
- Wolfgang Amadeus Mozart:
- La geedziĝo de Figaro – Cherubino (debuto en 1998)
- Die Zauberflöte - dua damo
- Così fan tutte - Dorabella
- Béla Bartók: Burgo de la Blubarbulo - Judit
- Giuseppe Verdi: Falstaff – S-ino Meg Page
- Georges Bizet: Carmen — titolrolo
- Johann Strauß (filo): Die Fledermaus – grafo Orlovsky
- Gioachino Rossini: La barbiro de Sevilo — Rosina
- Gaetano Donizetti: A kegyencnő – Leonora
- Charles Gounod: Romeo kaj Julieta (opero) – Stephano
- Camille Saint-Saëns: Samson kaj Dalila — ina titolrolo
- Christoph Willibald Gluck: Orfeo ed Euridice — Orfeo
- Hector Berlioz: Beatrice et Benedict — ina titolrolo
Fontoj[redakti | redakti fonton]
- hungarlingva biografio kun foto Arkivigite je 2018-01-17 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio kun foto