Andreas Sigismund Marggraf

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Andreas Sigismund Marggraf

Andreas Sigismund MARGGRAF (naskiĝis la 3-an de marto, 1709 en Berlino, mortis la 7-an de aŭgusto, 1782 en Berlino) estis germana kemiisto.

Andreas Sigismund Marggraf estis asistanto (1735-1738) en la kortega apoteko de sia patro, en Berlino. Li iĝis ano de la Scienca Akademio (1738) kaj reprezentis la kemiajn esplorojn. Li estis gvidanto (1754-1760) de kemia laboratorio de la Germana Scienca Akademio, iĝis direktoro (1760-1782) de la fizika klaso de la Akademio.

Li ellaboris i.a. novajn metodojn por la estigo de fosforo, zinko, salpetro, azota acido. Li okupiĝis i.a. pri esploro de la vinfalsado, anstataŭigo de vera kafo per semoj de hejmaj plantoj. Li pruvis en la jaro 1747, ke kelkaj betoj havas la saman sukeron kiel tiu de la sukerkano. Tiu ĉi malkovro famigis lian nomon mondvaste.

En tiu epoko la sukerenhavo de la betoj estis malmulta, inter 0,5-1,5 % je verda maso (3,5-6 % je seka maso). Tiu ĉi fakto kaj la abundo je kansukero ne instigis la elformadon de la industriaj metodoj, kiuj celintus la ekstrakton de sukero el betoj. La sukerindustrio formiĝis nur post tio, ke Franz Karl Achard scienca posteulo de Marggraf selektis sukerbeton pli riĉan je sukero ol la normala beto, kaj kiam la politiko de Napoleono la 1-a kontraŭ Britio, t. e. la Kontinenta bojkoto malpermesante ĉian komercon kun Brito ĉesigis la provizadon de kansukero, tial la betsukero prezentis ne nur eblan sed nun ne plu tro multekostan surogaton.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]