Andrzej Melak

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Andrzej Melak
Persona informo
Naskiĝo 7-an de junio 1944 (1944-06-07) (79-jaraĝa)
en Varsovio
Lingvoj pola
Ŝtataneco Pollando
Subskribo Andrzej Melak
Okupo
Okupo ekonomikistopolitikisto
vdr

Andrzej Józef MELAK (naskiĝis la 7-an de junio 1944 en Varsovio) estas pola socia aganto kaj aŭtonomeca aktivulo, de aprilo 2010 prezidanto de Komitato de Katin.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Laŭ instruiteco estas teknikisto-ekonomikisto. En la jaroj 1963–1982 laboris en Centra Var-Domo kaj en Centro-Domoj en Varsovio. Dum la milita stato en Pollando eklaboris kiel taksiisto. En 1989 fondis kun sia frato familian serurejon.

La 13-an de septembro 1979, en la periodo de Pola Popola Respubliko, kune kun fratoj Arkadiusz, Sławomir kaj Stefan, estis kunfondinto de Komitato de Katin (sub tiutempa nomo "Konspira Komitato de Katin") kun la celo memorigi viktimojn de la Katina murdo. La 31-an de julio 1981 partoprenis en starigo de Katina kruco sur Militista Tombejo Powązki en Varsovio. Post morto de la frato en katastrofo de Smolensk dediĉis sin al diversaj iniciatoj memorigantaj ties viktimojn, i.a. membriĝis al Asocio de Familioj Katin 2010, ekrolis en dokumentaj filmoj: W milczeniu (En silento/Tragedy in Smolensk), Lista pasażerów (Listo de pasaĝeroj) kaj Pogarda (Malestimo).

En aŭtonomia baloto de 2010 akiris mandaton de konsilanto de la ĉefurbo Varsovio flanke de partio Juro kaj Justeco. Li estas publicisto de Radio Maryja kaj "Gazeta Polska".

Distingoj[redakti | redakti fonton]

En 2006 estis distingita de prezidanto Lech Kaczyński per Oficira Kruco de la Ordeno Polonia Restituta. Septembre 2007 ricevis Arĝentan Medalon "Meritita al Kulturo Gloria Artis".

Privata vivo[redakti | redakti fonton]

Li estas edziĝinta kaj havas unu filinon kaj du nepinojn.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]