Andrzej Wróblewski

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Andrzej Wróblewski
Persona informo
Naskiĝo 15-an de junio 1927 (1927-06-15)
en Vilno
Morto 23-an de marto 1957 (1957-03-23) (29-jaraĝa)
en Droga Oswalda Balzera, Zakopane
Tombo tombejo "Savanto" en Krakovo
Lingvoj pola
Ŝtataneco Pollando
Alma mater Jan Matejko Academy of Fine Arts in Krakow • Jagelona Universitato • Sigismund Augustus Gymnasium in Vilnius
Familio
Patro Bronisław Wróblewski
Patrino Krystyna Wróblewska
Frat(in)o Jerzy Wróblewski
Infanoj 3
Okupo
Okupo pentristo • publikigistoartokritikisto • universitata instruisto
vdr

Andrzej Krystyn Wróblewski (naskiĝis la 15-an de junio 1927 en Vilno, mortis la 23-an de marto 1957 en Tatroj) – pola pentristo, historiisto pri arto kaj artkritikisto, laboranto de publika universitato pri belartoj en Krakovo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Filo de rektoro de Universitato Vilno, Bronisław Wróblewski kaj artistino-grafikistino Krystyna el domo Hirschberg, konata tutmonde de ekslibrisoj. De la plej fruaj jaroj montris artisman talenton. Frekventis al Liceo je la nomo al Sigismondo la 2-a en Vilno, dum la dua mondmilito partoprenis sekretan edukadon. La 26-an de aŭgusto 1941 dum hejma kontrolo farita de germanoj lia patro mortis pro korinfarkto. La 14-jara tiutempe Wróblewski estis de tio atestanto. La patrino iĝis lia unua instruisto de la arto. Ŝi instruis lin teknikon de ligna gravurado – sub ŝia gvido faris siajn unuajn grafikaĵojn: laboraĵojn "Memento moriKranio". Komence de 1945 Krystyna Wróblewska kune kun infanoj (li havis pli aĝan fraton Jerzy) forlasis Vilnon translokiĝante al Krakovo. Tie Wróblewski ricevis abituron komencante studi dudirekte: historion de arto ĉe Jagelona Universitato kaj pentradon ĉe Akademio de Belartoj.

Kreado[redakti | redakti fonton]

De 1947 lia ĉefa temo de pentrado estis la homo, sed ankaŭ plenumis eksperimentajn laborojn, inspirataj de socialisma realismo, kaj abstraktajn. En lia kreado oni vidas pripenson pri la homo kaj lia sorto, ankaŭ dramismon estanta rememoro de liaj militaj travivaĵoj - la ciklo "Pafmortigoj" 1948-1949.

La lastaj jaroj de Wróblewski karakterizas profeta obsedo ligita kun la morto ("Enseĝiĝo II", "Tomboŝtonoj", "Ombro de Hiroŝimo I" 1957).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]