Anne Louise Brillon de Jouy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Anne Louise Brillon de Jouy
Persona informo
Naskonomo Anne-Louise Boyvin d'Hardancourt
Naskiĝo 13-an de decembro 1744 (1744-12-13)
en Parizo
Morto 5-an de decembro 1824 (1824-12-05) (79-jaraĝa)
en Villers-sur-Mer
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Okupo
Okupo pianistokomponisto
vdr
Portreto de Anne Louise Brillon de Jouy pentrita de Jean-Honoré Fragonard

Anne Louise Brillon de Jouy (naskiĝinta Boyvin d'Hardancourt; 13-an de decembro 17445-an de decembro 1824) estis franca muzikisto, klavarludanto, kaj komponisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Fonto de tiu teksto estas artikolo numero 85 en la artikolserio Virinoj en muziko en la Esperanta Retradio, verkita de Sonia Risso el Urugvajo.


Ŝi naskiĝis en Parizo en la familio de la reĝa impostkolektisto Louis-Claude Boyvin, kiu estis pasia muzikamanto. De tio profitis lia filino, kiu ricevis tre zorgeman muzikan edukadon ekde infanaĝo kiam ŝi lernis ludi klavicenon.

Anne Louise distingiĝis pro siaj rafinita edukado kaj granda inteligenteco. Ŝi edziniĝis en la aĝo de 19 jaroj al Jacques Brillon de Jouy, kaj ekloĝis en Passy, urbo proksima al Parizo. En ilia hejmo pentrado kaj muziko ludis gravan rolon, kaj la paro certiĝis, ke iliaj du filinoj estis instruitaj ankaŭ pri muziko, precipe kantado.

Baldaŭ Anne-Louise Brillon de Jouy prezentis ‘socian salonon’ en sia kampardomo. Tiuj ĉi salonoj estis oftaj en Parizo, la vera kultura ĉefurbo de Eŭropo, kaj la salonoj estis ĝia ĉefa kultura centro. Ili estis konataj kiel "intelektaj renkontiĝoj", kiuj kunigis artistojn, intelektulojn, filozofojn, muzikistojn kaj la tutan burĝan socion de la 18-a jarcento. En la fruaj jaroj de ilia geedzeco, ĉiun merkredon kaj sabaton la domo de la familio Brillon fariĝis konstanta renkontigejo de eksterlandaj intelektuloj kaj muzikistoj pasantaj tra Parizo.

Estante admirinda klavarludanto, Anne Louise distris la ĉeestantojn kaj akompanis elstarajn muzikistojn. Pluraj komponistoj kiel Johann Schober, Luigi Boccherini, Charles Burney, Ernst Eichner kaj Henri-Joseph Rigel kun admiro dediĉis al ŝi sonatojn. Komence, ŝia instrumento estis la klaviceno, baldaŭ ŝi preferis la novan instrumenton, la pianon kiam ankoraŭ la klaviceno estis la ĉefa instrumento de komponado kaj ludado. Ludante en sia propra hejmo antaŭ kleraj spektantoj, ŝi akiris bonegan reputacion kiel muzikistino, kvankam ŝi neniam prezentiĝis en publikaj koncertoj.

Krom ŝia talento kiel instrumentisto, Anne Louise Brillon ankaŭ komponis. Ŝi havas preskaŭ 90 verkojn. Oni povas supozi, ke ŝiaj verkoj prezentiĝis nur sur la scenejo de ŝia propra salono, ĉar ŝiaj komponaĵoj ne estis publikigitaj dum ŝia vivo. Tiutempe estis konsiderata hontinda por virinaj membroj de la elito kiel Anne Louise, publikigi iliajn verkojn; la komponado kaj reproduktado de muziko fare de virinoj estis nur rezervitaj por la privata sfero. Kiel rezulto, ŝia muziko estis plene forgesita en la polvaj bretoj de antikva familia biblioteko.

Ŝi verkis por klavaroj, sed ŝi ankaŭ komponis sonatojn por violonĉelo, violonoharpo; ankaŭ triopojn, kaj foje voĉan muzikon eble speciale komponitaj por la kantado de ŝiaj filinoj. Por ili Anne Louis elektis dek du sonatojn speciale binditajn en volumo etikedita ‘Tria Kolekto’ (Troisième Recueil) kaj dediĉita al Mademoiselle Brillon.

Kiel unu el la plej gravaj klavarvirtuozoj de la franca antaŭrevolucia periodo Anne Louise Brillon surprize montris sian genion per la prezentado de klavarteknikaj novigoj, kiu alportas plian belsonecon kaj draman energion al muziko. Tiaj novigoj estis pli evoluigotaj poste asociitaj al pianistoj kaj komponistoj kiel Czerny kaj Liszt. Kiam la Franca Revolucio ĉesigis la salonojn, Madame Brillon translokiĝis al la kastelo de sia bofrato en Normandio kie ŝi konservis malaltan profilon por pluvivi kiel membro de la aristokrataro.

La muziko de Brillon estas vere mirinda, plena de vivo, de dramo, kaj de brila virtuozeco. La plej granda parto de ŝiaj komponaĵoj estas ĉambra muziko, kaj Anne Louise elmontras, ke la ĉambra muziko ne estis leĝera aŭ supraĵa, sed prefere estis kvazaŭ muzika laboratorio, forte inspirita de la plej novaj operaj kreaĵoj. En sia enhavo la sonatoj de Anne Louise Brillon reflektas riĉegan muzikan medion, integrante kaj transformante muzikajn elementojn de la epoko inkluzive de opero, kaj serioza kaj komedia, kun granda fantazio kaj kreemo.

En 1777, ŝi komponis la Marche des insurekcianojn (Marŝo de la Insurekcianoj) por festi usonan venkon en la Usona Revolucia Milito. Ŝi fariĝis amiko de Benjamin Franklin, kun kiu ŝi havis grandan korespondadon, kaj konatiĝis kun li dum kaj post lia restado en ŝia hejma urbo dum la Usona Revolucio.

Ŝi mortis ĉe Villers-sur-Mer, Calvados, maljuniĝis estante 79-jaraĝa.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]