Antal Weber

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Antal Weber
Antal Weber
Antal Weber
Persona informo
Naskonomo Weber Antal
Naskiĝo la  9-an de oktobro 1823(nun 1823-10-09)
en Hungario Pest (urbo) (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio)
Morto la 4-an de aŭgusto 1889
en Hungario Budapeŝto (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario)
Okupo
Okupo arkitekto
vdr

Antal Weber [veber], laŭ hungarlingve kutima nomordo Weber Antal estis hungara arkitekto. Lia familia nomo malofte estis Wéber.

Antal Weber [1] naskiĝis la 9-an de oktobro 1823 en Pest (urbo) (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio), li mortis la 4-an de aŭgusto 1889 en Budapeŝto (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario).

Antal Weber sidas dekstre

Biografio[redakti | redakti fonton]

Antal Weber frekventis piaristan bazlernejon, poste desegnan mezlernejon en sia naskiĝurbo. Li estis laboristo en 1839 en firmao de József Hild, kiu iom poste sendis lin al arkitekta fakultato de Akademio de Belartoj de Vieno. En 1845 li akiris diplomon, poste li plulernis jaron en la sama urbo en la politekniko. Li hejmenvenis en 1846. Li batalis dum la Hungara revolucio de 1848, post la falo li kaŝiĝis. Iom poste li estis edukisto en pluraj familioj, ekzemple li instruis Gyula Szapáry-n. En 1853 li edziĝis kaj li jam havis arkitektajn laborojn. En 1872 li studvojaĝis al Italio, en la sekva jaro li daŭre havis altajn postenojn en municipo de Budapeŝto. Ekde 1881 li ricevis ministerian postenon. Li ricevis Honoran legion en 1873, post jaroj ankaŭ hungaran reĝan premion.

Elektitaj planitaj konstruaĵoj[redakti | redakti fonton]

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • premio "Weber Antal" (2014)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]