Antanas Merkys

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Antanas Merkys

Antanas Merkys (Pri tiu ĉi sono aŭskulti,* la 1-an de februaro, 1887 en Bajorai, proksime de Kupiškis, guberniejo Vilno de la Rusia Imperio, † la 5-an de marto 1955 en Vladimira provinco, Sovetunio) estis ĉefministro de la Respubliko Litovio inter la jaroj 1939 kaj 1940, kaj dum 1940 ankaŭ funkciis kiel prezidento de Litovio, post kiam la antaŭa ŝtata prezidento, Antanas Smetona, reage al la minaca ultimato de Sovetunio invadi la parlamentan demokration Litovion, se la ŝtato ne propravole submetiĝas al la bolŝsevisma diktaturo de Stalino, la 30-an de junio 1940 fuĝis al Germanio, Svislando kaj de tie al Usono. Kiam Sovetunio realigis la minacon kaj vere invadis la respublikojn Litovio, Latvio kaj Estonio dum 1940, Antanas Merkys estis kaptis kaj deportita al sovetunia malliberejo en Rusio.

Biografio

Post studo de juro, Antanas Merkys servis en la armeo de la cara Rusia Imperio dum la Unua Mondmilito. Dum 1919 li eniris la armeon de la freŝe resendependiĝinta ŝtato Litovio. Inter marto kaj aŭgusto 1919 li estis ŝtata ministro pri defendo, kaj ĝis 1922 restis armea oficiro. Tiam li ricevis permeson demisii kaj komenci karieron de juristo. Post la transpreno de la regiono de Klaipėda fare de litovaj milicanoj dum 1923, li estis sekretario de la litova registara komisiito pri la regiono, Antanas Smetona. Post kiam Antanas Smetona per armea puĉo refariĝis prezidento de Litovio dum 1926, Antanas Merkys ĝis 1927 duafoje estis ministro pri defendo. De 1927 ĝis 1932 li estis goberniestro de la regiono Klaipėda. Li estis forigita el tiu pozicio pro postulo de la registaro de la Germana Imperio kaj aparte de la germana reĝlando Prusio, kiu daŭre repostulis tiun teritorion. Sekve li plulaboris kiel juristo. Dum 1933 li iĝis ĉefurbestro de la urbo Kaŭnaso, inter la du mondmilitoj la provizora ĉefurbo de Litovio, ĉar la historia ĉefurbo Vilno post la Unua Mondmilito estis konkerita de Pollando kaj tial ekster la ŝtataj limoj. Dum 1936 li elektiĝis membro de la nacia parlamento Seimas. La 17-an de novembro 1939 li iĝis ĉefministro, en jam diplomatie malfacilega fazo de la respubliko Litovio minacata kaj de Nazia Germanio kaj de bolŝevisma Sovetunio esti konkerata (dum fakte ambaŭ diktaturoj jam sekrete interkonsentis en sekreta aldona protokolo de la Ribbentrop-Molotov-pakto de 1939, ke sendependa Litovio estu "propraĵo" de Sovetunio).

Kiam la 12-an de junio 1940 Sovetunio prezentis minacan ultimaton invadi la parlamentan demokration Litovion, se la ŝtato ne propravole submetiĝas al la bolŝsevisma diktaturo de Stalino, prezidento Antanas Smetona proponis armitan reziston kontraŭ tiu invado. Antanas Merkys kontraŭe proponis akcepti la submetiĝon sub Sovetunion sed pro malinterkonsentoj kun Sovetunio, kiu estu la sekva komunisma ĉefministro de Litovio, li estis devigita plufunkcii kiel ĉefministro por kelkaj pliaj tagoj. Sen konsento de la plejparto el la parlamentanoj kaj de la litova armeo, Antanas Smetona transdonis sian funkcion de prezidento al Antanas Merkys kaj la 15-an de junio kun sia familio sekrete fuĝis tra Germanio kaj Svislando al Usono. Antanas Merkys sekvis la komandoj de la sovetuniaj okupantoj kaj provis kaptigi prezidenton Smetona. La sekvan tagon, Antanas Merkys anoncis en la nacia radio ke li forigis la prezidenton de sia pozicio kaj transprenus la prezidentecon mem. Deklari sin mem prezidento estis kontraŭdira al ĉiuj ekzistaj ŝtataj leĝoj kaj litovaj diplomatoj en la ambasadejoj eksterlande neniam rekonis lin kiel prezidento. La 17-an de junio Merkys akceptis la postulojn de Sovetunio, deklaris la politikiston Justas Paleckis la nova ĉefministro kaj me demisiis. Sekve ankaŭ li provis sekrete kun sia familio forlasi Litovion, sed ankaŭ la atingo de la ŝtata limo estis arestita de la ruĝa armeo, samtage la 17-an de junio. Monaton poste, la 17-an de julio 1940 Antanas Merkys kaj lia familio estis deportita al la urbo Saratov de Rusio. Dum 1954 li estis liberigita sen la rajto reveni al Litovio. Li devis resti en la rusia urbo Vladimir ĝis 1955 kaj tie mortis la 5-an de marto.

Referencoj

familia historio de Antanas Merkys (paĝoj litovaj)

Eksteraj ligiloj

greke konciza biografio litovlingva de Antanay Merkys

Antaŭe:Prezidento de LitovioPoste:
Antanas Smetona15-a ĝis 17-a de junio 1940Justas Paleckis