Antonio Machado

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Antonio MACHADO Ruiz (naskiĝis en Sevilo, la 26-an de julio 1875; mortis en Collioure, Francio, la 2-an de februaro 1939) estis hispana poeto, malfrua membro de la Generacio de la 98-a kaj unu el la plej reprezentaj. Lian komencan verkaron oni ofte enskribas en la literatura movado nomata Modernismo.

Biografio

Kvankam andaluzo, li loĝis grandan parton de sia vivo en Madrido, kaj ankaŭ estas tre influita de la pejzaĝo de Kastilio, kaj precipe de Sorio, kie li dumtempe laboris, edziĝis kaj vidviĝis.

Li estas unu el la ĉefaj reprezentantoj de la t.n. Generacio de la 98, kun Miguel de Unamuno, Pío Baroja kaj Ramón del Valle-Inclán. Lia frato Manuel estis ankaŭ poeto, sed el posta generacio, konata kiel modernismo.

Dum la Hispana Enlanda Milito li apogis la registaran flankon. Ĉe la fino li devis ekziliĝi kun sia panjo, kaj forpasis ĝuste post la pasado de la landlimo, en la franca Collioure.

Verkoj

Lia verkaro komenciĝas per Soledades (Solecoj, 1903), lirika poemaro.

Lia plej konata verko estas Campos de Castilla (Kamparoj de Kastilio, 1912), tre influita de la fortaj trajtoj de la kastilia geografio.

Aliaj poemaroj:

  • Nuevas canciones (1924),
  • Poesías completas de 1928

En 1936, li publikigis verkojn, eseojn kaj prozaĵojn, sub la nomo Juan de Mairena.

Li ankaŭ verkis teatraĵojn, kunlabore kun sia frato Manuel:

  • Desdichas de la fortuna o Julianillo Valcárcel (1926)
  • Juan de Mañara (1927)
  • Las adelfas (1928)
  • La Lola se va a los puertos (1929)
  • La prima Fernanda (1931)
  • La duquesa de Benamejí (1932).

En Esperanto aperis

En tiu ĉi lasta libro, Antonio Machado estas prezentata kiel

eble la plej admirata lirikisto hispana de nia epoko; rangas jam kiel klasika. Liaj simplaj, nudaj versoj, penetritaj de milda melankolio estas majstraj ellaboraĵoj artaj rafinitaj ĝis plena natureco

Eksteraj ligiloj