Antonio Muñoz Molina

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Antonio Muñoz Molina
Persona informo
Naskonomo Antonio Muñoz Molina
Naskiĝo 10-an de januaro 1956 (1956-01-10) (68-jaraĝa)
en Úbeda
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Alma mater Universitato de GranadoKomplutensa Universitato de Madrido • Escuelas Profesionales de la Sagrada Familia vd
Subskribo Antonio Muñoz Molina
Familio
Edz(in)o Elvira Lindo vd
Profesio
Okupo verkisto • romanisto • ĵurnalistoaŭtoro vd
Aktiva en NovjorkoMadridoBerlino vd
Verkado
Verkoj Q16913164 ❦
Q16620393 ❦
Q16588505 ❦
The Polish Rider (book) vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Antonio MUÑOZ Molina (n. la 10-an de januaro, 1956) estas hispana verkisto kaj membro de la Real Academia Española. Li naskiĝis en urbo Úbeda (Jaén) [ĥaeno] en suda hispana regiono Andaluzio.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Lia naskiĝzono aperas kiel fono de kelkaj el liaj verkoj. Li studis Ĵurnalismon en Madrido kaj Arthistorion en Granado. Li estas akademiano de la RAE (Akademio de la Hispana Lingvo) ekde jaro 2002 kaj unu el la plej junaj. Li estas unu el la plej konataj hispanaj verkistoj de la ŝanĝo de jarcento. Lia edzino estas ankaŭ verkisto, nome Elvira Lindo, aŭtoro de porjunulaj romanoj, kiel Manolito Gafotas kaj verkoj por radio kaj por filmoj.

Li ricevis multajn premiojn, inter ili González Ruano de Ĵurnalismo kaj Mariano de Cavia (2003), Ícaro, Premio de la Crítica kaj Nacia premio de Literaturo (1988 kaj 1992), Planeta (1991), ktp.

Tri nesinsekvaj romanoj literaturigas lian vivon, ĉefe rilate la evoluon aŭ kontraston inter juneco kaj matureco, nome El viento de la Luna (2006), Ardor guerrero (1995) kaj El jinete polaco (1991). Pri tiu afero la najbara Sierra Mágina [MAĥina] ludas simbolan rolon en tiuj verkoj kaj en la resto de lia verkaro.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Eseoj[redakti | redakti fonton]

  • Córdoba de los Omeyas (1991)
  • El Robinson urbano (1984)
  • Diario del Nautilus (1985)
  • La huerta del Edén (1996)
  • Las apariencias (1996)
  • Pura alegría (1996)
  • La vida por delante (2002)

Romanoj[redakti | redakti fonton]

  • Beatus Ille (1986)
  • El invierno en Lisboa (1987) [Vintro en Lisbono] romano pri psikologio kaj polica intrigo.
  • Beltenebros (1989) romano pri politika historio kaj polica intrigo, pri iu komunisto kiu iĝas policestro. Tiu romano estis filmigita.
  • El jinete polaco (1991) [La pola rajdisto] romano pri la kontrasto inter sia vilaĝeca juneco kaj kosmopolita matureco.
  • Los misterios de Madrid (1992)
  • El dueño del secreto (1994)
  • Nada del otro mundo (1994)
  • Ardor guerrero (1995) [Militista ardo], preskaŭ membiografia verko pri sia sperto dum la deviga militservo.
  • Plenilunio (1997)
  • Carlota Fainberg (2000)
  • Sefarad (2001), tiu vorto estis la hebrea nomo de Hispanio.
  • En ausencia de Blanca (2001)
  • Ventanas de Manhattan (2004)
  • El viento de la Luna (2006), pri lia knabeco en kampara vilaĝo, fascinita de la aventuroj de astronaŭtoj.