Apolonio de Tiano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Gravuraĵo pri Apolonio de Tiano fare de Raphael N.M. Starr

Apolonio de Tiano (Greke:Τυάνεoς Απολλώνιος) estis Greka Pitagorisma filozofo kaj instruisto, naskita ĉirkaŭ la komenco de nia erao kaj probable mortinta en 98 p.Kr. sub imperiestro Galbo. Lia influo daŭris kelkajn jarcentojn post la morto.

Li unua klopodis tute publike por kiel eble plej komplete imiti la vivstilon de Pitagoro. Lia biografo Filostrato priskribas lian vivon en pitagorisma stilo, do tiamaniere, kiel li deziris esti vidata. Sekve preskaŭ neniu detalo estas historie fidinda. Ĉi tie certasence oni renkontas problemon similan al tiu de la historia-kritika bildo pri Jesuo. Plurfoje oni vidis en la verko de Filostrato pri Apolonio provon prezenti kvazaŭ kontraŭ-Jesuon. Sed tio certe ne estis la origina intenco.

El la tempo antaŭ Filostrato, ni scias pri Apolonio nur el la verkaro de Lukiano: en ties Aleksandro - ĉapitro 5 - Apolonio renkontiĝas kiel granda trompisto.

La efiko de l' agado de Apolonio atingis sian kulminon dum la dinastio de l' Severoj: imperiestro Karakalo konstruigis por li heroo-templon, Aleksandro Severo starigis pri li steleon en sia hejma kapelo; imperiestrino Julia Domna havigis al Filostrato la kolektitajn leterojn de Apolonio plus la memoraĵojn de kelkaj el liaj disĉiploj, por ke li verku pri li indan biografion.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Apolonio estis naskita en la urbo Tyana (Tiano) en la provinco Kapadokio en Malgrand-Azio, siatempe parto de l' ampleksega Romia Imperio. Li studis en la apuda urbo Tarso kaj en la sanktejo de Asklepio en Aegae, kie li tre enprofundiĝis en la doktrinojn de Pitagoro, kies idealon de askezo li transprenis.

Post kvinjara silentada periodo li ekvojaĝis el la Grekaj regionoj tra Azio, kie li vizitis la urbojn Ninevo, Babilono, kaj al Hindujo. Dum tiu vojaĝado li ekkontaktis kun la orienta mistiko de la magoj, la Bramanoj kaj la gimnosofistoj.

La rakontoj pri liaj vojaĝoj, kiujn notis lia disĉiplo Damis kaj kiujn transprenis Filostrato, enhavas multe da miraklaj trajtoj. Tio ofte igis pensi, ke Apolonio estas nur fantazia persono. Tamen estas kelkaj historie fidindaj atestoj pri lia fakteco.

Revenante en Eŭropon, li aklamiĝis kiel mago, respektata de pastroj kaj popolo ambaŭ. Li asertis, ke li kapablas antaŭdiri la estonton.

En Romo laŭdire li savis al filino de senatano la vivon. Poste li migris tra Greklandon, Italion, Hispanion. Foje imperiestro Nerono lin akuzis pri perfido, same kiel pli poste Domiciano, sed ambaŭfoje kvazaŭ mirakle li saviĝis. Fine li fondis filozofian lernejon en Efezo, kie je ekstreme alta aĝo li mortis.

Poste[redakti | redakti fonton]

Monero kun bildo pri Apolonio de Tiano

Estas klare, ke en la raportaĵoj pri li enplektiĝis multe da fikcio. En la 3a jc. iu prokonsulo Hieroklo provis pruvi, ke la vivo kaj instruo de Apolonio estas pli valoraj ol tiuj de Jesuo Kristo.

En pli moderna epoko, Voltaire prenis similan starpunkton.

Kio restas pri Apolonio, se oni forigas la fikciaĵon, estas persono, kiu serioze strebis al religia reformo: li klopodis ekzemple forigi la kutimon en multege da temploj honori la Diojn per oferado de bestoj. Apolonio provis anstataŭigi tion per sensangaj oferaĵoj. Dioj ne bezonas la mortigon. Krome li predikis multflanke tre praktikan moralon. Li ankaŭ verkis plurajn librojn pri medicino kaj filozofio. Kelkajn jarcentojn post lia morto, imperiestro Hadriano faris kolekton de liaj verkoj por unu el siaj bibliotekoj. Li ankaŭ eldonigis denove por kontraŭbatali kristanismon.

La mezepoka islama alkemisto Jabir ibn Hayyan en sia verko "Pri la ŝtonoj" donis ampleksan analizon pri alkemiaj verkoj atribuitaj al Apolonio (kiun li nomas Balinas).

Komparo kun Jesuo Kristo[redakti | redakti fonton]

Apolonio de Tiano

En la biografio pri Apolonio oni renkontas plurajn similaĵojn je la biografiaj detaloj pri Jesuo. Se oni historie-kritike pristudas, kion efektive reale ni scias en detaloj pri Jesuo, tamen ofte renkontiĝas same grandaj demandoj kiel ĉe Apolonio.

Verŝajne tiaj similecoj inter ambaŭ estas intence verkitaj en la libro pri Apolonio. Sed tio ne aŭtomate signifas, ke Apolonio estis intencita kiel rivalo pri Jesuo. Tamen, en la 3a jc. la kontraŭ-kristana Platona filozofo Porfirio argumentadis kontraŭ la unikeco de Kristo, uzante por tio la verkon kaj la vivon de Apolonio. Ĉirkaŭ 300 p.Kr. la adoro pri Apolonio en Romo estis klare propagandata por kontraŭi kristanismon. Oni strebis fari el Apolonio simbolon de l' kontraŭuloj al kristanismo. Tio donis akrajn reagojn ĉe la ekleziaj gvidantoj Eŭsebio de Cezareo kaj Laktancio, kiuj atribuis la miraklojn de Apolonio al agado de l' diablo.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Maria Dzielska, Apollonius of Tyana in Legend and History, Rome, 1986

Ligoj[redakti | redakti fonton]