Orflava pasero
Aspekto
(Alidirektita el Arabia orpasero)
Orflava pasero | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Orflava pasero. Ilustraĵo de masklo.
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Passer euchlorus (Bonaparte, 1851) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Orflava pasero aŭ Arabia orflava pasero (Passer euchlorus) estas birdo de la familio de Paseredoj kaj plej tipa genro de paseroj, troviĝanta en sudokcidenta Arabio kaj ankaŭ ĉe la marbordo de Somalio kaj Ĝibutio kie ĝi loĝas en dorna savano kaj arbustaj habitatoj.
Ĝi estas foje konsiderata subspecio de la Orpasero (Passer luteus) kun kiu diferenco estas pli ampleksa parto de flava koloro en maskla korpo nome, krom la kapo kaj subaj partoj, ankaŭ dorso kaj ŝultroj. El frunto kaj ĉirkaŭokulo estas iom da oranĝa nuanco. Same kiel ĉe tiu parenca specio, la flugiloj kaj vosto estas malhelbrunaj al nigrecaj. La beko estas simile fortika, taŭge por la semomanĝado.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
|