Arnold Gross
Arnold Gross, hungare Gross Arnold estas hungara grafikisto kaj pentristo.
Arnold Gross naskiĝis la 25-an de novembro 1929 en Turda.
Biografio
Arnold Gross devenis el hungara minoritato en Rumanio. Li frekventis ĉeflernejon en Budapeŝto inter 1946-1953, kie li lernis pentradon de György Konecsni, Gyula Hincz. Li unue faris akvafortojn, poste ankaŭ pentraĵojn. Li ricevis premion Kossuth en 1995, inter 1955-2009 ankaŭ aliajn premiojn.
Liaj solaj ekspozicioj (selekto)
- 1956, 1964, 1970, 1984, 1996, 1998, 2001, 2010 Budapeŝto
- 1965, 1974 Romo
- 1966 Tokio
- 1969 Amsterdamo
- 1970 Helsinko, Bergen
- 1971 Bruselo
- 1972 Londono
- 1995 Szentendre
- 1997 Szeged
Verkaro (selekto)
- akvafortoj, ekzemple Madarak és angyalok (Birdoj kaj anĝeloj); Hajnal (Aŭroro)
- pentraĵoj
- bildetoj en libroj