Arnold Zweig

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Arnold Zweig (maldekstre) kun Otto Nagel, 1955
Lia tombo en Berlino, (Dorotheenstädtischer Friedhof)

Arnold ZWEIG [anolt cvajk] (naskiĝis la 10-an de novembro, 1887, mortis la 26-an de novembro, 1968) estis germana verkisto.

Arnold Zweig naskiĝis en Glogau (nuntempe Głogów en Pollando), kiel filo de juda selisto. Ekde 1907 li studis en diversaj universitatoj germanistikon, filozofion, historion, psikologion kaj arthistorion. En 1913 li ekloĝis en Berlino. Dum la Unua mondmilito li servis kiel soldato kaj post la milito li plene dediĉis sin al la verkado.

En la jaro 1933 li elmigris al Palestino, sed en 1948 li revenis al Germanio kaj ekloĝis en Orienta Berlino, kie li en 1968 mortis.

La verkaro de Arnold Zweig komence respegulis la psikoanalizon de Sigmund Freud, kiun li atente studis. La spertoj de la milito, kiuj faris el li pacifiston, same kiel la judismo forte influis liajn verkojn.

Li ne estis parenca al la germanlingva verkisto Stefan Zweig

Listo de verkoj

  • Novellen um Claudia (romano, 1912)
  • Ritualmord in Ungarn (dramo, 1914)
  • De Vriendt kehrt heim (romano, 1932)
  • Romanciklo: Der große Krieg der weißen Männer
    • Der Streit um den Sergeanten Grischa (1927)
    • Junge Frau von 1914 (1931)
    • Erziehung vor Verdun (1935)
    • Einsetzung eines Königs (1937)
    • Die Feuerpause (1954)
    • Die Zeit ist reif (1957)
  • Hakardom shel Wandsbeck (romano en hebrea lingvo, 1943; germana eld. Das Beil von Wandsbeck, 1947)
  • Traum ist teuer (romano, 1962)

Eksteraj ligiloj

greke http://www.dhm.de/lemo/html/biografien/ZweigArnold greke [1]

Dosiero:Stamps of Germany (DDR) 1987, MiNr 3092.jpg
Stampo el GDR, 1987