Aslan Abaŝidze

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aslan Abaŝidze
Persona informo
Naskonomo ასლან აბაშიძე
Naskiĝo 20-an de julio 1938 (1938-07-20) (85-jaraĝa)
en Batumi
Ŝtataneco SovetunioKartvelio
Alma mater Ŝtata Universitato de Tbiliso
Subskribo Aslan Abaŝidze
Familio
Infano Giorgi Abashidze
Okupo
Okupo politikisto
vdr

Aslan Abaŝidze (kartvele: ასლან აბაშიძე; naskiĝis la 20-an de julio 1938 en Batumi) estas kartvelia politikisto. Li estas instruisto kaj estis ekde la 22-a de decembro 1991 ŝtatestro, kaj de 1998 ĝis 2004 prezidanto de la aŭtonoma respubliko Aĝario en Kartvelio.

Deveno[redakti | redakti fonton]

Aslan Abaŝidze estas prezentanto de malnova duka familio, kiu regis en Aĝario ekde 1463 kiel eristavoj (suverenaj regantoj) kaj post la ekrego de turkoj (17-a jc.) — kiel sanĝak-begoj (provincestroj) de Batumo kaj Trabzono. En 1918-21 la avo de Aslan Abaŝidze — Memed Abaŝidze, verkisto kaj tradukisto, iĝis estro de la unua parlamento (meĝliso) de Aĝario kaj grave kontribuis al restigo de Aĝario en la limoj de Kartvelio (ekzistis risko de turka okupado). En 1938 Memed Abaŝidze estis pafmortigita kaj lia filo Ibragim, du monatojn antaŭ la naskiĝo de Aslan Abaŝidze, estis arestita kaj ekzilita en Siberion. Ankaŭ la patrino de Aslan Abaŝidze devenis el nobela familio Beĵanidze, kiu iam havis terpecojn en norda Aĝario.

En Aĝario[redakti | redakti fonton]

En marto 1991 Abaŝidze iĝis portempa estro de la Supera Konsilio (parlamento) de Aĝario, kun subteno de Zviad Gamsaĥurdia, kiun li konis ekde infaneco. En julio de la sama jaro Abaŝidze estis elektita prezidanto de la Supera Konsilio (reelektita en 1996). Ĉe la elektiĝo Gamsaĥurdia, strebanta konstrui unuecan Kartvelion sen specialaj teritorioj, starigis kondiĉon: pograde nuligi la aŭtonomian statuson de Aĝario. En 1991-1995 Abaŝidze samtempe estis vicprezidanto de la kartvelia parlamento.

La 19-an de aŭgusto 1991, eksciinte pri la renverso en Moskvo, informis telefone Gamsaĥurdia-n kaj persvadis lin akcepti la postulojn de la puĉa Ŝtata Komitato pri Ekstrema Situacio (GKĈP). Post komenco de la interna milito en Kartvelio (decembro 1991) fondis propran armeon por kontraŭstari aliajn armitajn grupojn.

En 1992 fondis politikan partion „Tutkartvela Unio de Renaskiĝo" (post 1997 „Unio de Demokratia Renaskiĝo"), kiu havis certan sukceson en la parlamentaj elektoj de 1992 kaj 1995.

La 28-an de septembro 1992 fakte anoncis ekonomian sendependon de la Aĝara aŭtonomio de Tbiliso. Kontraste al Abĥazio kaj Sud-Osetio li neniam strebis plenan sendependecon de Aĝario (kies loĝantoj estas kartvela islama subetno), sed restigis ĉiujn doganajn enspezojn en sia respubliko. Li ankaŭ favoris la rusian militan bazon ĉe Batumo. En marto 1994 Abaŝidze publike subtenis aliĝon de Kartvelio al Komunumo de Sendependaj Ŝtatoj. Kiel informis amaskomunikiloj, Abaŝidze amikis kun Jurij Luĵkov (urbestro de Moskvo, fama per sia politika agado ankaŭ ekster la urbo).

Laŭ vortoj de Abaŝidze mem, oni atencis lin mortigi 17 fojojn; aĝaraj opozicianoj tamen komentis, ke plejparton el tiuj atencoj li elpensis mem.

En la jaro 2000 Aslan Abaŝidze kandidatiĝis por la posteno de prezidento de Kartvelio, sed deprenis sian kandidatecon subtene al Eduard Ŝevardnadze. En la sama jaro li estis reelektita estro de Aĝario (sen alternativo, por li voĉdonis 99% de la voĉdonintoj, venis voĉdoni 90% de la voĉdonrajtaj).

Post Revolucio de Rozoj Aslan Abaŝidze ne sukcesis establi rilatojn kun Miĥeil Saakaŝvili, la nova prezidento de Kartvelio. En aprilo 2004 Saakaŝvili anoncis, ke „familio Abaŝidze estas kliko de krimuloj, mortigantoj kaj drogvendistoj", post kio li enkondukis rektan prezidentan regadon en Aĝario. Specialaj trupoj estis senditaj al la limoj de la aŭtonomio, kiun kontraŭstaris de la alia flanko aĝara polico. Serioza armita konflikto ne okazis tiam pro enmiksiĝo de Rusio, kiu promesis al la centra registaro ne uzi siajn trupojn de la bazo ĉe Batumo kaj forporti Abaŝidze-n ŝanĝe al garantioj de lia sekureco. Tiajn garantiojn Saakaŝvili donis publike en programeroj de kartvela televido. La 5-an de majo 2004 Abaŝidze eksiĝis kaj la sekvan tagon postlasis Batumon per aviadilo de Igor Ivanov, tiam estro de la Sekureca Konsilio de Rusio.

En decembro 2005 Ĝenerala prokurejo de Kartvelio decidis ekprocesi kontraŭ Abaŝidze kaj postulis lian trovon akuzante lin pri terorismo, superado de siaj rajtoj kaj alproprigo de ŝtata havaĵo. La bazo por la akuzo pri terorismo iĝis la ordono de Abaŝidze en printempo 2004 eksplodigi ponton trans rivero Ĉoloki por preventi eniron de kartvelaj trupoj en Aĝarion. Liaj gardistoj plenumis la ordonon, ĉesiginte per tio ligon inter Aĝario kaj la cetera Kartvelio. Abaŝidze nun estas serĉata internacie pere de Interpol.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]