Asteriks

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Asteriks

La kasko de la gaŭla heroo
La kasko de la gaŭla heroo

Universo Asteriks
Kreita de
Originala versio
Nomo Astérix
Lingvo franca
Eldonisto Dargaud
Unua apero 1959
Oficiala retejo http://www.asterix.tm.fr/
Detaloj
Sekso M
Parencoj
Amikoj
  • Obeliks
  • Miraklomiks
  • Moŝtiks
Malamikoj
vdr

Asteriks estas komiksa serio desegnita de Albert Uderzo kaj verkita de René Goscinny. Post la morto de René Goscinny en 1977, Albert Uderzo komencis sole produkti la Asteriks-serion. Ĝi rakontas la komikajn aventurojn de la Gaŭloj Asteriks, Obeliks, Miraklomiks, Moŝtiks, Malmuziks kaj tiel plu.

Enkonduka teksto

Ni tempas dum la jaro 50 a.K. La tuta Gaŭlio estas okupita de la Romianoj. Ĉu la tuta Gaŭlio? - Absolute ne! Unu vilaĝo de persistemaj Gaŭloj ne ĉesas rezisti kontraŭ la entrudiĝintoj. Kaj la vivo ne estas facila al la legianoj garnizonantaj en la fortikaĵoj Kalkanum, Linoleum, Kukum, Cicum...

En Esperanto

Kvin aventuroj de la Gaŭloj estas publikigitaj en Esperanto:

Venonta volumo

Asteriks en lernejoj

Asteriks-tekstoj estas ofte uzataj en lernejoj por instrui fremdajn lingvojn, ĉar tiuj allogas junulojn pli ol klasikaj tekstoj. Ankaŭ en Esperanto-kursoj oni povas bonege uzi ilin.

Efika metodo lerni fremdajn lingvojn estas paralela legado. Anstataŭ serĉi nekonatajn vortojn en vortaro, la lernanto nur devas kontroli la koncernan frazon en la apude kuŝanta patrinlingva libro. Tiumaniere ne nur la unusola vorto estas klarigita, sed la konstruo de la tuta frazo. La Asteriks-libroj taŭgas por tiu metodo.

Etimologio

La nomo de Asteriks devenas de la tipografia signo uzata por marki piednoton: la asterisko (*).

Tiu de lia amiko Obeliks, de tipo de egipta monumento: la obelisko.

Protagonistoj

Vidu ankaŭ : Nomoj en Asteriks

Asteriks estas monda sukceso kaj estas legata en pli ol 30 lingvoj

Asteriks en kino

Eksteraj ligiloj