Atilio Orellana Rojas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Atilio Orellana Rojas
Persona informo
Naskiĝo 6-an de septembro 1963
en Ŝablono:Flagicon Las Termas de Río Hondo, Argentino
Lingvoj Esperantoanglafrancahispana
Nacieco argentinano / nederlandano
Ŝtataneco ArgentinoReĝlando de Nederlando
Okupo
Okupo lingva instruisto
Esperanto
Esperantistiĝis en 1981
vdr

Atilio ORELLANA ROJAS (naskiĝis en 1963) estas argentina-nederlanda esperantisto.

Li eklernis Esperanton en 1984. Studis en Argentino Filologion pri Klasikaj Lingvoj. Studis la rusan lingvon kaj instruis ĝin kelkajn jarojn en la Instituto "Aleksandr Pushkin" en Córdoba; ankaŭ laboris kiel interpretisto de la rusa dum 2 jaroj.

En 1988 li komencis instrui Esperanton laŭ la rekta metodo kaj multe kunlaboris en la rejuniĝo kaj renovigo de "Argentina Esperanto-Ligo", unue per la organizado de someraj tendumadoj kaj poste kun la renaskiĝo de AEA, "Argentina Esperanto- Asocio", kiu post 1995 reunuiĝis en la nuna AEL.

Kiel instruisto komencis vojaĝi en Argentino kaj al Brazilo, Bolivio, Kubo, ktp por partopreni kongresojn. Fine li restis en Nederlando, kie li eklaboris en Den Haag. Tiel komenciĝis lia kariero kiel "vojaĝanta instruisto", gvidante kursojn dum UK-oj kaj en pli ol sepdeko da landoj. [1][2][3][4][5][6]

Plurjare prizorgis la edukadon de novaj Esperanto-instruistoj.

Multe verkis en Esperanto kaj la hispana pri indiĝenaj temoj, speciale pri lingvistikaj aspektoj, muziko kaj religio por specialigitaj revuoj kaj por la Esperanto-gazetaro.

Plenumis diversajn postenojn en la E-medio: Prezidanto de Argentina E-Asocio (1989-1991); C-Komitatano de TEJO (1992-1994) UEA-Komisiito por Ameriko (1994-2002)[7]; A-Komitatano de UEA (1996-1998), (2004-2006), (2006-2008), (2008-2010) kaj B-Komitatano (1999-2001), (2001-2003). Estrarano de ILEI (1995-1999), (2003-2006), (2006-2009)[8], Komitatano de ILEI (1999-2001), (2001-2003), (2004-2007), (2007-2009), (2009-2011); Prezidanto de la Internacia Ekzamena Komisiono de UEA/ILEI (1997-2000); Membro de la Internacia Rajtigita Ekzamenantaro (2000-2003), (2003-2006), (2006-).

En 2003 estis la UEA-Komisiito pri Agado Espero.

Kunlaboris kun la organizo Indiĝenaj Dialogoj ekde ĝia naskiĝo en 1998 prizorgante la taskon de instruado al hispanlingvanoj, fonetika ekzercado kaj laste kiel konsilanto kaj helpanto en la redakta teamo de ĝia reta bulteno "Tamtamo".

Referencoj

  1. http://esperanto.org.uk/eab/eab_news/2006-04-28_british_congress.htm
  2. http://suomenkuvalehti.fi/kuvat/2010/07/02/atilio-orellana-rojas
  3. http://www.esperanto-nederland.nl/ned/nieuwsarchief/onkruid/onkruid.php
  4. http://aesk.esperanto.org.au/images/rangerjohn/008teacher-atilio-orellana-rojas-hague
  5. http://www.ts.fi/viihde/1074215236/Atilio+Orellana+Rojas+luennoi+esperantoksi
  6. http://www.begadistrictnews.com.au/story/1057310/esperanto-school-at-kianniny/
  7. http://www.ameriko.org/eo/node/13
  8. http://esperanto.cri.cn/1/2005/09/09/1@29045.htm