Ayaan Hirsi Ali

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ayaan Hirsi Ali

Ayaan Hirsi Ali naskiĝis la 13-an de novembro 1969 en Mogadiŝo, Somalio. Ŝi estis membro de la nederlanda parlamento pro la liberala partio. Ayaan Hirsi Ali estas kuraĝa virino kiu parolas pri la subpremado de la virino en la islama religio. Kune kun Theo van Gogh ŝi faris la islamokritikan filmon Submission I, Submetiĝon I. Ŝi diris ke ŝi volas ankaǔ fari la duan parton Submetiĝon II. Ŝi kaj ŝiaj samideanoj esperas ke la filmoj helpos la emancipiĝon de islamaj virinoj. En 2005 la usona revuo Time listigis ŝin kiel unu de 100 influhavaj personoj. Unu el siaj samideanoj diris ke li esperas ke ankaǔ aliaj personoj faros multe da “Submetiĝoj”. Jam unu nekonata persono (esperantisto) plenumis la peton kaj li aǔ ŝi faris la retan Submetiĝon III en Esperanto. En ĉi tiu reta versio estas ankaǔ 3 bildoj el la filmo Submetiĝo I, kaj eblas elŝuti la filmon Submetiĝo I.

En majo 2006 konatiĝis ke ŝi mensogis pri ŝia identeco kiam ŝi petis azilon en Nederlando. En junio 2006 la nederlanda kabineto demisiis pro la afero pri ŝia nederlanda civitaneco.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]