Bábolna (urbo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Tiu ĉi artikolo temas pri urbo en Hungario. Por la samnoma vilaĝo en Transilvanio vidu ĉe Bobâlna.

Bábolna (bAbolna) estas urbo en Hungario, en regiono Meza Transdanubio, en departemento Komárom-Esztergom, en subregiono Komárom.

Bredejo en Bábolna

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

Bábolna situas sur ebenaĵo, laŭ flankovojoj, sed aŭtoŝoseo M1 inter Budapeŝto-Vieno estas proksime. Ács estas la plej proksima urbo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua skriba mencio devenis el 1268. Post la turka erao oni ofte direktis bovaron al Aŭstrio. En 1789 ekfunkciis ripozejo por bovistoj kaj ankaŭ por bovaro, ĉar estis bona paŝtejo. En 1790 katolika preĝejo konstruiĝis. En 1816 oni komencis bredadi ĉevalojn. En 1948 la loko iĝis ŝtata bieno. En 1958 la loko iĝis vilaĝo, en 1971 grandvilaĝo, en 2003 urbo. La ĉevalbredado kaj poste la kokinbredado portis famon al la setlejo.

Ne menciitaj vidindaĵoj: kastelo, kie estas centro de la bredejo kaj arboreto.

Famuloj[redakti | redakti fonton]

En Bábolna naskiĝis historiisto grafo István Zichy.