Béla Pintér (reĝisoro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Béla Pintér
Persona informo
Naskiĝo 21-an de septembro 1970 (1970-09-21) (53-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara vd
Ŝtataneco Hungario vd
Familio
Amkunulo Éva Enyedi vd
Profesio
Okupo aktoromuzikistoteatra reĝisoroverkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Béla Pintér, laŭ hungarlingve kutima nomordo Pintér Béla estis hungara reĝisoro, aktoro, dramisto, teatrestro. Li estas signifa figuro de la alternativa teatro de Hungario en la frua 21-a jarcento.

Béla Pintér (dekstre)

Béla Pintér [1] naskiĝis la 21-an de septembro 1970 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Béla Pintér frekventis faklernejon pri ledoj, poste li ne plulernis, sciojn pri la teatro li akiris instinkte aŭ dum laboro li spertiĝis. Dum 17 jaroj resume li verkis kaj reĝisoris 21 teatraĵojn. Li jam frue konatiĝis pri la popola muziko kaj li estis ankaŭ dancisto pri pololaj kantoj. Li aĝis 16, kiam li aliĝis al amatora teatra trupo. En 1998 li fondis propran teatran trupon. Tiu trupo faris turneojn eĉ en Usono, Germanio, Rusio, Aŭstrio. En 2016 li reĝisoris en Teatro Katona József. Li ricevis teatrajn premiojn inter 1996-2016. Li vivas kune kun virino, kiu naskis filinon.

Elektitaj dramoj[redakti | redakti fonton]

  • Öl, butít (teatraĵo pri la alkoholismo, ankaŭ aktoro kaj reĝisoro, 2001)
  • A sütemények királynője (membiografiaj motivoj pri la gepatroj, ankaŭ aktoro kaj reĝisoro, 2004)
  • Titkainkkal (pri la sekretaj informistoj dum la socialismo, ankaŭ aktoro kaj reĝisoro, 2013)

Elektitaj reĝisoraĵoj[redakti | redakti fonton]

  • A bajnok (2016)
  • Parasztopera (ankaŭ aktoro) (2002)

Lia libro[redakti | redakti fonton]

  • Drámák (2013)

Fontoj[redakti | redakti fonton]