Béla Rigó
Béla Rigó | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | la 19-an de aŭgusto 1942 en Hungara reĝlando Kolozsvár |
Morto | la 9-an de majo 2017 en Hungario Budapeŝto |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Q1298433 • Scienca Universitato de Szeged • Marxizmus-Leninizmus Esti Egyetem |
Familio | |
Edz(in)o | Ágnes Romhányi |
Infano | 1 |
Okupo | |
Okupo | poeto • verkisto • literaturhistoriisto • tradukisto • redaktisto • scenaristo |
Béla Rigó, laŭ la hungarlingve kutima nomordo Rigó Béla estis hungara publikigisto, instruisto, redaktoro. Lia bopatro estis József Romhányi.
Béla Rigó[1][2] naskiĝis la 19-an de aŭgusto 1942 en Kolozsvár (Hungara reĝlando, nuntempa Cluj en Rumanio), li mortis la 9-an de majo 2017 en Budapeŝto.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Béla Rigó maturiĝis en kalvinana gimnazio en Kiskunhalas en 1960, post 5 jaroj li akiris diplomon en Scienca Universitato Attila József, sed dum la studentaj jaroj li publikigis. Li instruis inter 1965-1971 en Mórahalom kaj Budapeŝto, poste li laboris en ministerio. En 1975 li akiris plian diplomon en vesperaj staĝoj. Inter 1974-2006 li estis redaktoro, ĉefredaktoro aŭ ĵurnalisto en pluraj eldonejoj aŭ gazetoj. Li estis zorganto de heredaĵo de sia bopatro. Lia edzino naskis filinon. Li ricevis premiojn inter 1984-2010.
Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]
- Hónapsoroló (1983)
- hu:Szergej Kurepov: És akkor Szergej... (tradukaĵo, 1985)
- Erdőn, mezőn kérdezgető (infanlibro, 1992)
- Állítsátok meg Terézanyut! (filma scenarlibro, 2004)
- Mézga Aladár különös kalandjai (infanlibro, 2005)
- Sakk (muzikalo, dramaturgo, 2010)
- Írásjelbeszéd. Verslábjegyzetekkel (2015)
Memorigiloj[redakti | redakti fonton]
- memortabulo en Budapeŝto, (2022)
Fontoj[redakti | redakti fonton]
- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio kun foto
- datenoj kun foto
- hungarlingva biografio
- datenoj
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ https://opac-nevter.pim.hu/ro/record/-/record/PIM68913 hungarlingva datenaro de muzeo
- ↑ https://www.imdb.com/name/nm1099684/ usona filma datenaro