Béla Várdy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Béla Várdy
Persona informo
Aliaj nomoj Steven Béla Várdy
Naskiĝo 3-an de julio 1935 (1935-07-03)
en Bercel
Morto 23-an de julio 2018 (2018-07-23) (83-jaraĝa)
Ŝtataneco HungarioUsono
Familio
Edz(in)o Ágnes Huszár Várdy
Okupo
Okupo historiistolektoro
vdr

Béla Várdy [vArdi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Várdy Béla estas hungara-usona historiisto, profesoro, membro (ekstera en 2010) de Hungara Scienca Akademio. Lia uzata nomo en Usono estas Steven Béla Várdy.

Béla Várdy [1] Arkivigite je 2013-11-11 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 3-an de julio 1935 en Bercel, li mortis la 23-an de julio 2018.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Plena familio de Béla Várdy migris al Nazia Germanio, baldaŭe al Usono pro la alvenanta Ruĝa Armeo. Li frekventis universitaton en Usono. Ekde 1964 li instruas en universitato en Pittsburgh, kie li ricevis la instruan rangon distingita profesoro en 1998. Post jaroj li esploris kaj instruis en Ameriko kaj Eŭropo (ankaŭ en Hungario). En 1990 li instruis en universitata ŝipo, kiu travojaĝis la mondon. Li havas edzinon kun kiu li ofte kune verkas la artikolojn. Li okupiĝis precipe pri la hungareco en Usono, gulago, etnika purigado. Li estas unu el la motoroj de la hungara etniko en Pensilvanio. Li ricevis precipe hungarajn premiojn.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Historical Dictionary of Hungary (1997)
  • Újvilági küzdelmek: Az amerikai magyarság és az óhaza (2005)
  • Hungarian Americans in the Current of History (2010)

Fontoj[redakti | redakti fonton]