Bülach

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo
Bülach
Blazono de Bülach
Blazono de Bülach
Konsilantara domo de la urbo Bülach
Konsilantara domo de la urbo Bülach
Kantono Zuriko
Distrikto Bülach
Koordinatoj  47° 31' N, 8° 32'
Nombro de enloĝantoj 16'052
Areo 16,09 km²
Alteco 428 m super marnivelo
Poŝtkodo 8180

Enhavo

[redaktu] Pri la komunumo

Bülach estas la ĉefurbo de la samnoma distrikto en la Kantono Zuriko, Svislando. La urbo havas 16'052 loĝantojn kaj estas la ekonomia centro de la Zurika Unterlando.

[redaktu] Geografio

Bülach konsistas el la historia mezepoka urbokerno kaj la ĉirkaŭaj municipoj, kiuj estis integritaj al la komunumo. La urbo troviĝas 16 kilometrojn norde de Zuriko.

[redaktu] Trafiko

Bülach situas sur la fervojlinio de Zuriko tra Ŝafhaŭzo al Stutgarto kaj estas haltejo de la internaciaj rapidtrajnoj. Per aŭtoŝoseo kaj buslinio la urbo estas ligita la Flughaveno Zuriko, kiu troviĝas en la distrikto. La urbo apartenas al la Zurika Trafik-Unio.

[redaktu] Historio

Unua mencio de Bülach datas el dokumento de la Monaĥejo Sankt-Galo el la jaro 811 sub la nomo Pulcha. Oni supozas, ke la nomo reiras al kelta formo de la romia bieno Pullius. Unuaj spuroj de vilaĝa setlejo datas de la 6-a jarcento. En la jaro 1384 Bülach ricevis de la aŭstra duko Leopoldo la 3-a la urbrajton. En la jaro 1409 la urbo estis pandigita al Zuriko kaj en la jaro 1419 ĝi definitive fariĝis zurika posedaĵo.

[redaktu] Vidu ankaŭ:

•  Distrikto Bülach

[redaktu] Eksteraj Ligiloj

•  Oficiala retejo de la urbo Bülach


Komunumoj de la distrikto Bülach
Bachenbülach - Bassersdorf - Bülach - Dietlikon - Eglisaŭ - Embrach - Freienstein-Teufen - Glattfelden - Hochfelden - Höri - Hüntwangen - Kloten - Lufingen - Nürensdorf - Oberembrach - Opfikon-Glattbrugg - Rafz - Rorbas - Wallisellen - Wasterkingen - Wil ZH - Winkel ZH