Wil ZH

El Vikipedio, la libera enciklopedio
- La mallongigo ZH en Wil ZH staras por la svisa Kantono Zuriko. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Wil.

Wil ZH
Blazono de Wil ZH
Preĝejo de Wil ZH
komunumo en Svislando • limurbo
Kantono Zuriko
Distrikto Bülach
Koordinatoj  47° 36′ 22″ N 8° 30′ 28″ O / 47.60611 °N, 8.50778 °O / 47.60611; 8.50778 (mapo)Koordinatoj: 47° 36′ 22″ N 8° 30′ 28″ O / 47.60611 °N, 8.50778 °O / 47.60611; 8.50778 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1280
Areo 8,94 km²
Alteco 406 m super marnivelo
Poŝtkodo 8196
Komunumkodo 0071
Mapo de Wil ZH
vdr

Wil ZH estas komunumo en la distrikto Bülach, Kantono Zuriko, Svislando. Ĝi havis 1280 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Wil ZH situas en la Kampo de Rafz (germane Rafzerfeld) inter Hüntwangen kaj Rafz.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

La komunumo dividas sian stacidomon de la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Zuriko tra Bülach al Ŝafhaŭzo kun la najbara komunumo Hüntwangen. Per la trajno kaj poŝtaŭtobusoj la komunumo estas konektita al la reto de la Zurika Trafik-Unio.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Wil datiĝas el la jaro 1216. Dum mezepoko Wil estis regata kaj juĝata de la grafoj de Klettgau el Tengen. En la jaro 1651 la urbo Zuriko aĉetis la superan jurisdikcion de pri Wil kaj integris ĝin al la voktdistrikto Eglisaŭ. Per la franca invado dum la Helveta Respubliko en la jaro 1798 Wil ZH transiris al la nova distrikto Bülach, al kiu ĝi ankoraŭ hodiaŭ apartenas.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]