Wallisellen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Wallisellen (stacidomo).
Wallisellen
Blazono de Wallisellen
Blazono de Wallisellen
Blazono de Wallisellen
Aĉetcentro Glatt en Wallisellen
Aĉetcentro Glatt en Wallisellen
Aĉetocentro Glatt en Wallisellen
komunumo en Svislando • urbo en Svislando • setlejo
Kantono Zuriko
Distrikto Bülach
Koordinatoj  47° 24′ 45″ N 8° 35′ 32″ O / 47.41250 °N, 8.59222 °O / 47.41250; 8.59222 (mapo)Koordinatoj: 47° 24′ 45″ N 8° 35′ 32″ O / 47.41250 °N, 8.59222 °O / 47.41250; 8.59222 (mapo)
Nombro de loĝantoj 13333
Areo 6,50 km²
Alteco 445 m super marnivelo
Poŝtkodo 8304
Komunumkodo 0069
Mapo de Wallisellen
Mapo de Wallisellen
Situa mapo de Wallisellen
vdr

Wallisellen (en Esperanto ankaŭ Valiselo) estas urbo en la distrikto Bülach, Kantono Zuriko, Svislando. Ĝi havis 12'626 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007, kiu nombro kreskis al 13333 ĝis la 31-a de decembro 2009.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La urbo Wallisellen situas en la Glattvalo okcidente de la urbo Zuriko. La rivero Glatt formas la limon inter Wallisellen kaj Zuriko. La urbo estas industria kaj lokas grandajn aĉet- kaj servocentrojn kiel ekzemple la aĉetcentro Glatt. La teritorio de la komunumo Wallisellen etendiĝas sur areo de 6,50 km², de kiuj 20,9% estas kovritaj de arbaro, 21,4% servas por agrikulturo, 36,1% por setlado; 20,6% estas trafiksurfaco kaj 0,5% akvejoj. [1]

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Per trajnoj kaj aŭtobusoj Wallisellen estas bone konektita al la reto de la Zurika Trafik-Unio kaj fine de la 2010-aj jaroj estis konstruita la Glatvaltramo, tiel ke Wallisellen ek de la jaro 2010 disponas ankaŭ pri tramo, kiu estas ligita kun la tramreto de la urbo Zuriko, nome la linio 12 de la tiel nomita Glattal-Fervojo, kiu kondukas de la stacidomo Stetbach en Dübendorf al la Flughaveno de Zuriko. Nordoriente de Wallisellen situas la aŭtovojokruco de Brüttisellen, kie Wallisellen havas alvetureblon al la svisa aŭtovojo A1 kaj la svisa aŭtovojo A53.

Historio[redakti | redakti fonton]

Unuajn spurojn de setlejoj oni en Wallisellen trovis jam el la ŝtonepoko je proksimume 6000 antaŭ Kristo. En la jaro 1931 oni trovis en Wallisellen tombejon el la novŝtonepoko je proksimume 3000 antaŭ Kristo, en kiu troviĝis la restaĵoj de geedza paro kun diversaj laboriloj kiel tombdonacoj. Oni nomis la paron Adamo kaj Evo de Valiselo erare pensante, ke temis pri la unuaj homoj en la regiono. Postaj trovoj tamen pruvis, ke homoj jam setlis jarmilojn pli frue en Wallisellen.

Unua dokumenta mencio de Wallisellen datiĝas el la jaro 874 post Kristo en rilato kun bientransdono al monaĥejoj. Dum mezepoko la ĉefaj bienposedantoj estis la diversaj monaĥejoj en la region precipe la Granda Monaĥejo en Zuriko. Ek de la jaro 1077 la grafoj de Lencburgo estis la voktoj de Wallisellen. En la 13-a jarcento la voktrajtoj transiris al la Grafoj de Kiburgo. Kiam la Grafejo Kiburgo fariĝis en la 15-a jarcento zurika, Wallisellen ankaŭ falis sub zurika servuto.

Post la Helveta Revolucio en la jaro 1798 Wallisellen fariĝis parto de la nova distrikto Bülach.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]