Baden Powell

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Baden Powell

Baden POWELL de Aquino, mallonge Baden POWELL (naskiĝis la 6-an de aŭgusto 1937 en Itaperuna/Varre-Sai, Rio de Janeiro, Brazilo; mortis la 26-an de septembro 2000 en Rio-de-Ĵanejro, subŝtato Rio-de-Ĵanejrio) estis unu el la plej gravaj brazilaj gitaristoj.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Baden Powell estis filo de Lino de Aquino kaj de lia edzino Adelina. La patro, kiu muzikis per violono kaj gitaro estis fervora skolto kaj pro tio nomis sian filon laŭ Robert Baden-Powell. En la aĝo de sep li komencis lerni gitarludon, studis ĝis sia dekkvara vivojaro klasikan gitarludon kaj akiris diplomon de la konservatorio en Rio-de-Ĵanejro. Dekkvin-jara li estis profesia muzikisto, en la aĝo de dudek li komencis sukcese komponi. Grava por lia muzikista evoluo estis lia patro Lino, lia gitarinstruisto Jaime Florence same kiel poeto Vinícius de Moraes kaj Paulo Cesar Pinheiro. Ĉi tiuj estis kreintoj de famaj brazilaj kantoj, kiuj nuntempe apartenas al la klasikaĵoj. Powell ekkonis Vinícius de Moraes en 1962, ili fondis muzikan asocion kaj kreis belegajn muzikaĵojn kiel Samba da Benção (unu el liaj plej konataj muzikaĵoj), Samba em Prelúdio, Deixa kaj Canto de Ossanha. Lia plej grava kompozicia kontribuaĵo estis "Os Afrosambas", kiun li en 1966 verkis kune kun Vinícius de Moraes.

La gemana verkisto pri ĵazo Joachim Ernst Berendt faris plurajn diskojn kunBaden Powell, kiuj en Eŭropo trafis sur atenton. Lia sondisko "Tristeza on Guitar" en 1966 sukcesis ankaŭ tutmonde. En 1967 Berendt irigis lin al la ĵazfestivalo Berliner Jazztage. Ĉi tiu koncertado estis la komenco de sukcesa kariero en Eŭropo. En 1970 la ensemblo "Baden Powell Quartet" unuafoje koncertvojagis tra Eŭropo kaj Japanujo. Multaj diskopublikaĵoj montris eksperimenteman kaj improvizpovan muzikiston, kiu ankaŭ sciis envolvi barok-moduladojn en sian sintezon de sambo kaj ĵazo. Ekestis sonregistraĵoj de alta muzika valoro, kiuj prezentis kunfandon de afrik-brazila kaj eŭropa muzikkulturoj. La kunlaboro kun Berendt finiĝis en 1971. La influo de ĵazo restis, tamen la brazilaj radikoj en lia muziko komencis regi je liaj diskoj. La virtuoza kunfando de la stiloj konsistigis la ĉarmon de liaj fruaj diskoj. Baden Powell famiĝis kiel unu el la tutmonde plej bonaj ludantoj de akustika gitaro.

La vastaj koncertvojaĝoj kaj la nokta vivo postulis meze de la 1970-aj jaroj de la sensema gitariso sian tributon. Baden Powell pro sia nekontrolita alkoholkonsumo serioze malsaniĝis, kaj lia artista kreopovo malpliiĝis. Publikaj koncertoj kaj registradoj maloftiĝis. En 1983 li transloĝiĝis kun sia edzino Silvia kaj siaj du filoj al Baden-Baden, kie li vivis sinretene dum kelkaj jaroj.

Post kvin jaroj de retiriĝo en la Nigra Arbaro kaj de publikigo de tri sondiskoj (Felicidades, Live 1982 kaj Brani Rari e Inediti) li reiris a Brazilo kaj publikigis en 1988 la albumon Rio das Valsas, kiu distingiĝas per grandioza gitarista etoso, matureco kaj intenseco. La disko efikas kiel amdeklaro al lia hejmlando kaj al lia instrumento.

La familia kunvivado enigis trankvilon kaj ekvilibron en lian vivon. Li denove komencis koncerti. Per solokoncertoj en Eŭropo li ekligis mallongan tempon al pli fruaj sukcesoj. Lia muzikado fariĝis pli trankvila kaj pli koncentrita, kaj en lia repertuaro pliiĝis la komponaĵoj de aliaj brazilaj muzikistoj, al kiuj li tenis respekton, kiun oni longtempe rifuzis al li en lia hejmlando.

Lia muzika produktemo denove kreskis. Li regule koncertis kaj publikigis kelkajn rimarkindajn sonregistraĵojn. Ĝis siaj lastaj vivmonatoj li senĉese sindediĉis al novaj projektoj. Majon de 2000 Baden Powell faris unu el siaj lastaj albumoj - "Lembrancas" (rememoroj), la maljuneca verkaro de granda majstro de la brazila gitarstilo.

Li krome sin dediĉis ankaŭ al la muzika edukado de siaj filoj Philippe Baden Powell de Aquino (piano) kaj Louis Marcel Powell de Aquino (gitaro), kiuj ambaŭ laboras kiel profesiaj muzikistoj en Brazilo kaj en Parizokaj kiuj jam publikigis proprajn sondiskojn kaj komponaĵojn.

Graveco[redakti | redakti fonton]

Powell havis unikan manieron ludi gitaron, li enkorpigis virtegajn elementojn el la klasika muziko kaj la populara harmonio. Li esploris radikale la limojn de sia instrumento, kaj tio faris lin rara nacia stelulo. Liajn komponaĵon surdiskigis i.a. Beth Carvalho (Samba do Perdão, kune kun Paulo César Pinheiro), Elis Regina (Samba do Perdão, Quaquaraquaquá, Aviso aos Navegantes), ĉiuj kune kun Paulo César Pinheiro; Cai Dentro), Elizeth Cardoso (Valsa do amor que não vem, kun Vinícius de Moraes).

Diskografio (elekto)[redakti | redakti fonton]

Baden Powell dum registrad-kunsido en Hamburgo. Foto de [1]
  • 1963 - Baden Powell a vontade
  • 1966 - Os-Afro Sambas
  • 1966 - Tristeza on Guitar
  • 1967 - Poema on Guitar
  • 1970 - Canto on Guitar
  • 1971 - Estudos
  • 1973 - Apaixonado
  • 1988 - Rio das valsas
  • 1996 - Rio a Paris - Live 1974
  • 2000 - Lembrancas
  • 2006 - Baden Powell plays vinicius de Moraes

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Dominique Dreyfus. O violão vadio de Baden Powell. Editora 34. 1999. ISBN 978-85-7326-148-6 (en la portugala)
Musical note nicu bucule 01.svg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Muziko

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]