Barry Harris

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Barry Harris
Persona informo
Naskonomo Barry Doyle Harris
Naskiĝo 15-an de decembro 1929 (1929-12-15)
en Detrojto
Morto 8-an de decembro 2021 (2021-12-08) (91-jaraĝa)
en North Bergen
Mortokialo COVID-19
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Okupo
Okupo pianistokomponisto • ĵazmuzikisto
TTT
Retejo http://www.barryharris.com/
vdr
Barry Harris

Barry Doyle Harris (* 15-an de decembro 1929 en Detrojto mortis la 8-an de decembro 2021) estis usona ĵaz-pianisto de bibopo kaj malmolbopo same kiel instruisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Harris devenis same kiel lia amiko el la junaĝo Tommy Flanagan el Detrojto, kie sia patrino estis eklezia pianisto. Jam en la aĝo de kvar jaroj li eklernis pianludon kaj gajnis meze de la 1940-aj jaroj premion en loka pianokonkurso. Li muzikis kun la ĉi tie hejmaj Thad Jones kaj Blue Mitchell (kaj kun siaj amikoj el la juneco Pepper Adams, Doug Watkins kaj Paul Chambers) kaj akompanis kiel dompianisto de ĵazklubejo travojaĝantajn ĵazmuzikistojn kiel Lester Young, Lee Konitz, Sonny Stitt, Wardell Gray, Miles Davis same kiel kunsidon kun Charlie Parker. En la jaro 1955 li kunlaboris je la unua albumo de Donald Byrd kun ("First Flight"), En 1956 li koncertvojaĝis kun Max Roach, muzikis kun Art Farmer kaj en 1960 kun Cannonball Adderley. En la sama jaro li transloĝiĝis al Novjorko. Dum la 1960-aj jaroj li estis tie regula akompananto de Coleman Hawkins (de 1965 ĝis 1969), surdiskigis kun Dexter Gordon ("Biting the Apple", 1976), Hank Mobley, Yusef Lateef kaj Illinois Jacquet kaj helpis en 1974 al sia modelulo Thelonious Monk, kun kiu li havis ligan kontakton en la loĝejo Pannonica de Koenigswarter, kiu dum la lastaj jaroj de Monk zorgis por li (li estas aŭdebla kun Flanagan ankaŭ en la dokumenta Thelonious Monk - straight no chaser de Charlotte Zwerin el 1988). Pianiste lin krome forte Bud Powell. En 1982 li fondis la Jazz Cultural Center en Novjorko, miksaĵo inter instruejo (li ankoraŭ nuntempe instruas ĵazon kaj ĵazpianadon laŭ propra metodo, kiel jam ekde 1958) kaj prezentejo por si kaj similtendencaj. En la jaro 2000 li estis gastmuzikisto je la sonregistrado por la albumo Motor City Moments de Regina Carter.

De la instruado de Harris devenas la fama bibopgamo.

Diskoj[redakti | redakti fonton]

Kiel bandestro resp. soloisto

  • Barry Harris at the Jazz Workshop (Riverside, 1960) kun Sam Jones, Louis Hayes
  • Preminado (Riverside 1961) kun Joe Benjamin, Elvin Jones
  • Chasin' The Bird (Riverside, 1962) kun Bob Cranshaw, Clifford Jarvis
  • Luminescence! (Prestige 1967) kun Slide Hampton, Junior Cook, Pepper Adams, Bob Cranshaw, Lennie McBrowne
  • Magnificent! (OJC, 1969) kun Ron Carter, Leroy Williams
  • Barry Harris plays Tadd Dameron (Xanadu 1975)
  • The Bird of Red and Gold (Xanadu 1982)
  • For the Moment (Uptown 1984)
  • Live at the Mayback Recital Hall Vol. 12 (Concord, 1990) solo
  • Confirmation (Candid 1991)

Kiel gastmuzikisto

  • Joe Henderson: Gettin' Around (Blue Note, 1965)
  • Yusef Lateef: Eastern Sounds (OJC, 1961)
  • Charles McPherson: Con Alma (OJC, 1965)
  • Lee Morgan: The Sidewinder (Blue Note 1963)
  • Red Rodney: Bluebird (Camden, 1973-81)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]