Belchen
| Belchen | |
|---|---|
Monto Belchen vintre |
|
| Alteco | 1414 m |
| Situo | Germanio |
| Montaro | Nigra Arbaro |
| Koordinatoj | 47°49′21″N 7°50′1″O / 47.8225°N, 7.83361°OKoordinatoj: 47°49′21″N 7°50′1″O / 47.8225°N, 7.83361°O |
Belchen (prononcu: bElĥn) aŭ balon-monto kun alteco de 1.414 metroj estas la kvara plej alta pinto de Nigra Arbaro. Ĝi situas sur tereno de komunumoj Münstertal, Schönenberg kaj Neuenweg en suda Germanio.
Enhavo |
Nomo [redakti]
La nomo etimologie ne rilatas al "balono", kiel sugestus la germana Belchen (pilketo) kaj la franca Ballon, sed devenas eble de Belenos, kelta dio de la lumo aŭ de la ĝermana "bhel" / "bala" (brile blanka).
La sistemo de balon-montoj [redakti]
En la regiono ekzistas pluraj montoj kun la nomo "Belchen":
- tri en la Vogezoj (Francio):
Grand Ballon, Petit Ballon kaj Ballon d'Alsace - unu en la Ĵuraso (Svisio):
Belchenflue - kaj en la Nigra arbaro (Germanio): Belchen.
Ĉiu el tiuj kvin havas malpintan, plejparte senarbaran supron kaj tial estas facile distingebla de krutaj najbaraj montoj, aparte kiam neĝokovrata vintre.
Tri el la balon-montoj havas specialan geodezian interrilaton: Ballon d'Alsace kaj Belchen situas sur la sama latitudo. Pro tio en la tagoj de printempa respektive aŭtuna tagnoktegaleco, la suno leviĝas respektive subiras ekzakte malantaŭ la alia.
La tria monto en la sistemo, la Svisa balon-monto (Belchenflue), situas preskaŭ sude de la nigraarbara Belchen. Vidata de Ballon d'Alsace je la 22-a de decembro (plej mallonga tago, mezvintro, vintra solstico, Jul-festo) sunleviĝo okazas rekte malantaŭ la Svisa balon-monto.
Advokatoj de "belĥismo" proponas, ke jam keltoj konis kaj uzis tiun sistemon kiel astronomian kalendaron.
| Nomo | Montaro | Alteco | Koordinatoj |
|---|---|---|---|
| Ballon d'Alsace | Vogezoj | 1.247 m | 47° 49' 20" N, 6° 50' 42" O |
| Belchenflue | Svisa Ĵuraso | 1.099 m | 47° 21′ 52″ N, 7° 48′ 40″ O |
| Belchen | Nigra Arbaro | 1.414 m | 47° 49′ 21″ N, 7° 50′ 1″ O |
| Grand Ballon | Vogezoj | 1.424 m | 47° 54′ 3″ N, 7° 5′ 55″ O |
| Petit Ballon | Vogezoj | 1.267 m | 47° 54′ 3″ N, 7° 5′ 55″ O |
Naturparko [redakti]
Sur Belchen troviĝas raraj plantoj kaj bestoj. Tial ĝi jam de 1949 estas naturprotektejo. En 1993 la protektita tereno estas grandigita, ĝi nun havas 1.600 hektarojn kaj apartenas al la plej grandaj de Baden-Virtembergo.
Turismo [redakti]
Turistojn logas la rava panoramo desur Belchen, ĉe klara vetero videblas la Alpoj de Säntis (Svisio) ĝis Blanka Monto (Francio/Italio). Aŭtoj ne estas permesataj, la supro estas atingebla per telfero (baza stacio: Aitern-Multen).
Eksteraj ligiloj [redakti]
Belega vintra panoramo - kun indiko de la alpaj montoj
Sunsubira panoramo - kun indiko de la alpaj montoj
Multaj informoj pri Belchen germane
La sistemo de balon-montoj germane
Skaraboj troveblaj ĉe Belchen germane
La telfero germane