Benny Andersson
Benny Andersson | |
---|---|
Bazaj informoj | |
Naskonomo | Benny Bror Göran Andersson |
Naskiĝo | 16-an de decembro 1946 (77-jaraĝa) en Stokholmo |
Edz(in)o | Anni-Frid Lyngstad • Mona Nörklit |
Deveno | Ŝablono:Flagicon Stokholmo, Svedio |
Ĝenroj | Folklora muziko, Popmuziko |
Profesio | komponisto, muzikisto |
Instrumentoj | Akordiono, Piano, Klavarinstrumento |
Aktivaj jaroj | 1964 - nuntempo |
Eldoninto | Polar Music |
Parencaj temoj |
ABBA, Hep Stars, Orsa Spelmän |
Retejo | www |
Benny Bror Göran ANDERSSON (n. la 16-an de decembro 1946 en Stokholmo) estas sveda muzikisto, kantisto kaj komponisto. Li estas eksa membro de la fama muzikbando ABBA.
Li komencis sian karieron kiel membro de la grupo Hep Stars. En 1966, li renkontis Björn Ulvaeus, kiu tiam apartenis al la grupo Hootenanny Singers. Kune ili registris albumon titolitan Lycka en 1970. En ĝi faris Agnetha Fältskog kaj Anni-Frid Lyngstad kelkajn ĥorojn : tiel naskiĝis ABBA. Andersson sekve iniciatis la muzikajn komediojn Chess (1984), Kristina från Duvemåla (1995, laŭ la verko La Elmigruloj de Vilhelm Moberg) kaj Mamma Mia!.