Benny Andersson

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Benny Andersson
Benny Anderson en Minesoto (2006)
Benny Anderson en Minesoto (2006)
Bazaj informoj
Naskonomo Benny Bror Göran Andersson
Naskiĝo 16-an de decembro 1946
Deveno Flago de Svedio Stokholmo, Svedio
Ĝenroj Folklora muziko, Popmuziko
Profesio komponisto, muzikisto
Instrumentoj Akordiono, Piano, Klavarinstrumento
Aktivaj jaroj 1964 - nuntempo
Eldoninto Polar Music
Parencaj
temoj
ABBA, Hep Stars, Orsa Spelmän
v  d  r
Information icon.svg

Benny Bror Göran ANDERSSON (n. la 16-an de decembro 1946 en Stokholmo) estas sveda muzikisto, kantisto kaj komponisto. Li estas eksa membro de la fama muzikbando ABBA.

Li komencis sian karieron kiel membro de la grupo Hep Stars. En 1966, li renkontis Björn Ulvaeus, kiu tiam apartenis al la grupo Hootenanny Singers. Kune ili registris albumon titolitan Lycka en 1970. En ĝi faris Agnetha Fältskog kaj Anni-Frid Lyngstad kelkajn ĥorojn : tiel naskiĝis ABBA. Andersson sekve iniciatis la muzikajn komediojn Chess (1984), Kristina från Duvemåla (1995, laŭ la verko La Elmigruloj de Vilhelm Moberg) kaj Mamma Mia!.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]