Besta Politiko en EU

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Besta Politiko en EU

Animal Politics EU (APEU)


Prezidanto
Fondis 2014
Komandejo
Politika Ideologio protektado de bestaj rajtoj
Internacia Parenceo
Eŭropa Parlamenta Grupo Konfederacia Frakcio de la Unuiĝintaj Eŭropaj Maldekstruloj
Koloroj Verda
Retejo Oficiala retejo
Vidu ankaŭ

Politikaj partioj

vdr

Besta Politiko en EU - oficiale angle Animal Politics EU (mallongigo: APEU) estas asocio de eŭropaj politikaj partioj favore al protektado de bestaj rajtoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La asocio estis fondita de sep partioj antaŭ la Eŭropaj balotoj 2014 sub la nomo Eŭro Besto 7 aŭ angle Euro Animal 7. En la baloto, du el la implikitaj partioj povis ĉiu gajni mandaton en la Eŭropa Parlamento: Stefan Bernhard Eck el la germana partio Partei Mensch Umwelt Tierschutz ("Partio Homo-Medio-Bestoprotekto") kaj Anja Hazekamp de la nederlanda Partij voor de Dieren ("Partio por la bestoj"). Ambaŭ apartenas al la Konfederacia Grupo de Unuiĝintaj Eŭropaj Maldekstruloj/Nordia Verda Maldekstro. Eck forlasis la nacian bestprotektan partion fine de 2014, sed restis membro de la grupo.

Por la Eŭropaj balotoj 2019, la alianco disetendiĝis por inkluzivi kvar pliajn partiojn kaj regrupiĝis sub la nomo Besta Politiko en EU, angle Animal Politics EU. Tri membropartioj gajnis po unu parlamentanan sidlokon en la baloto. Du el la tri parlamentanoj eksiĝis de siaj partioj en februaro kaj junio 2020 respektive.

Membraj partioj[redakti | redakti fonton]

lando Politika partio Nacia
parlamentanoj
Eŭropaj elektoj 2014 Eŭropaj Elektoj 2019
 Belgio DierAnimal 1,49%
 Germanio Partei Mensch Umwelt Tierschutz 1.2%, 1 sidloko 1,45%, 1 sidloko
 Finnlando Suomen Eläinoikeuspuolue 0.16%
 Francio Parti Animaliste 2.16%
 Italio Partito Animalista Italiano 0.60%
 Nederlando Partij voor de Dieren 4,2%, 1 sidloko 4,02%, 1 sidloko
 Portugalio Pessoas – Animais – Natureza 1,7% 5.46%, 1 sidloko
 Svedio Djurens parti 0,2% 0,10%
 Hispanio Partido Animalista Contra el Maltrato Animal 1,1% 1.31%
 Britio Animal Welfare Party 1.0% 1,13%
 Kipro Besta Partio Kipro Κόμμα για τα Ζώα Κύπρου 0,9% 0,79 %
7 partioj, 2 sidlokoj 11 partioj, 3 sidlokoj

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]