Bierfarejo Kissler

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bierfarejo Kissler
Bierfarejo Kissler
bierfarejo vd
Dum 1993 - nekonata/nuntempe
Jura formo komandita societo
Fondita en 1993
Sidejo Hungario, urbo Dombóvár
Lando Hungario
Estr(ar)o László Kiss, Erzsébet Fadler
Agokampo bierfarejo
TTT https://kisslersorfozde.webnode.hu/
vdr

La Bierfarejo kaj Bierĝardeno Kissler[1] en urbo Dombóvár (Hungario) estas la ununura mikrobierfarejo en la subregiono Dombóvár. Inter aliaj ĉi tie estas farata, la biero de Pál Dombó kaj Gunaras kaj ankaŭ Blua Biero la oficiala trinkaĵo de la 1168 km longa, hungara Nacia Blua Turneo. La kompanio gajnis multajn enlandajn kaj internaciajn rekonojn. En 2014, en Berlino (Germanio), Kissler-Holló Biero fariĝis la plej pionira biero ĉe la Global Craft Beer Konkurso. Iliaj produktoj estas faritaj per tradicia teknologio, kaj iliaj bieroj enhavas naturajn ingrediencojn. Ilia specialaĵo estas la frukta, spica resp. ankaŭ farante helajn kaj brunajn barelbierojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

Bierfarado havas preskaŭ la saman aĝon kiel la homaro. Eĉ antaŭ la komenco de la pratempo ili povis fari bieron en la Blua Nila Valo. La tradicio por fari bieron estas ligita al monaĥejoj. Kamparanoj ofte pagis la preĝejan imposton per biero, kaj la monaĥejoj fabrikis la bieron mem por faciligi faston, ĉar drinkado ne estis malpermesita dum fastado.

En Hungario, la bierofarado de Transdanubio devenas de la komenco de la 18-a jarcento, ĉe la grandbienaj bierfarejoj de la princoj Esterházy en Dombóvár. La ordo de 1729 estis la ordo de la grandbieno, zorgante pri bierofarado en dudek paragrafoj. Komence oni uzis ankaŭ sovaĝajn lupolojn, sed post iom da tempo ĝi malaperis, kio estis atingita per kreado de lupolo en Dombóvár. La ĝustaj eroj de biero estis determinitaj, kaj la vendo de biero estis reguligita. La praa, mezepoka servutregiono de Transdanubio estis provizita de la bierfarejoj en Dombóvár: "Kaposvár - tiel ankaŭ la regiono de Zsilikisfalud kaj Márcadópuszta - same kiel la aliaj malnovaj, hungaraj partoj de departemento Somogy."

La mikrobierfareja movado komenciĝis en la Unuiĝinta Reĝlando en la 1970-aj jaroj. En 1992, László Kiss kaj lia edzino Erzsébet Fadler legis en gazetojn kaj dum siaj vojaĝoj ili unue renkontis la koncepton de privata bierfarejo, kiu komencis disvastiĝi dum la periodo post la ŝanĝo de reĝimo en Hungario. Helpe de familia kunlaboro, László Kiss kaj lia edzino establis la firmaon Kiss László és Társa Bt. en 1993. Ilia ĉefa profilo dum la unua jardeko estis la produktado de tradicia hela kaj la pli speciala bruna biero, sed sub la premo de la enlanda kaj internacia merkato, ili ankaŭ komencis fari fruktajn, spicajn bierojn.

Produktoj[redakti | redakti fonton]

  • Kissler-Mangós Biero
Konsisto: akvo, pilsner-malto, biero-fermento, lupolo, mangokoncentraĵo, rozakvo, limeuja siropo, vanila siropo. Alkohola enhavo: 4,7%
  • Kissler-Rózsa Meggyes Biero
Konsisto: akvo, pilsner-malto , biero-fermento, lupolo, acida ĉeriza koncentraĵo, rozakvo, limeuja siropo, vanila siropo. Alkohola enhavo: 4,7%
  • Dombó Pál Biero
Konsisto: akvo, pilsner-malto , karamel-malto, biero-fermento kaj lupolo. Alkohola enhavo: 4,9%
  • Hungária-Sörgő Biero
Konsisto: akvo, pilsner-malto , kandis-sukero, fermento, lupolo. Alkohola enhavo: 6,5%
  • Kissler-Rigó Biero
Konsisto: akvo, pilsner-malto , karamel-malto, farbiga malto, lupolo kaj biero-fermento. Alkohola enhavo: 4,9%
  • Kissler-Woodler Biero
Konsisto: akvo, pilsner-malto, lupolo, biero-fermento kaj kverkoĉipso. Alkohola enhavo: 4,9%
  • Kissler-Ősforrás Biero
Konsisto: akvo, pilsner-malto , fermento, lupolo. Alkohola enhavo: 4,9%
  • Kissler-Holló Biero
Konsisto: akvo, pilsner-malto, karamelmalto, farbiga malto, fermento, lupolo. Alkohola enhavo: 4,9%.
  • Kissler-Fito Biero
Konsisto: akvo, pilsner-malto , karamelmalto, hipofeo-kaĉo, lupolo, bazilio, fermento. Alkohola enhavo: 5,7%
  • Ninkaszi vágya (figa biero)
Konsisto: akvo, pilsner-malto, figokaĉo, karamelmalto, farbiga malto, biero-fermento, junipero-bero, lupolo kaj kultiva koriandro. Alkohola enhavo: 5,7%

Verda biero - Zöld sör[redakti | redakti fonton]

De majo 2023 haveblas ankaŭ Esperanto-biero el urbo Dombóvár.[2]

Premioj, rekonoj[redakti | redakti fonton]

  • Kisüzemi Sörfőzdék Egyesülete V. Nemzetközi Sörverseny - Miskolc, 2004
Kissler Világos sör, arany diploma
  • Kisüzemi Sörfőzdék Egyesülete VI. Nemzetközi Sörverseny - Miskolc, 2006
Kissler Jäger sör, gyémánt diploma
Kissler Barna sör, ezüst diploma
  • Kisüzemi Sörfőzdék Egyesülete VII. Nemzetközi Sörverseny - Miskolc, 2008
Kissler Jäger sör, arany diploma
Kissler Barna sör, ezüst diploma
  • Kisüzemi Sörfőzdék Egyesülete VIII. Nemzetközi Sörverseny - Miskolc, 2012
Kissler Ősforrás sör, bronz diploma
Kissler Holló sör, ezüst diploma
  • Kisüzemi Sörfőzdék Egyesülete X. Nemzetközi Sörverseny - Miskolc, 2014
Kissler Ősforrás sör, arany diploma
Kissler Mária könnye sör, ezüst diploma
Kissler Fito sör, ezüst diploma
Kissler Barna sör, leginnovatívabb sör
Kissler Fito sör, bronz diploma
  • Kisüzemi Sörfőzdék Egyesülete XI. Nemzetközi Sörverseny - Miskolc, 2016
Kissler Woodler sör, bronz diploma
Kissler Zingibeer sör, bronz diploma
  • Ivanich Antal Díj, Dombóvár - 2016
  • Kisüzemi Sörfőzdék Egyesülete XII. Nemzetközi Sörverseny - Miskolc, 2018
Kissler Hungaria sör, bronz diploma

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. La deveno de nomo: el la familianomo Kiss kaj Fadler.
  2. HEA, MESZ. 100 jaroj de Esperanto en la urbo Dombóvár. Alirita 30-05-2023.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Traduko[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Kissler Sörfőzde en la hungara Vikipedio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]