Birdoĥorio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
birdoĥorie disvastigita ĉerizarbo (Prunus avium)

Birdoĥorioornitoĥorio estas disvastigmeĥanismoj de planto ĉe kio birdoj transprenis la rolon de la disvastiganto de diasporoj.

Alkutimiĝoj[redakti | redakti fonton]

Simile al la zoogamio ankaŭ ĉe la zooĥorio okazis kunevoluo inter planto kaj la disvastiganto. Sed oftas poliĥorio. Ĉar birdoj havas bonan vidkapablon la generativaj) diasporoj (tio povas esti fruktoj, plurfruktoj aŭ fruktaroj) estas plej ofte ruĝaj, flavaj, aŭ brile nigraj, ili formas fortan kontraston al la ĉirkaŭo.La odoro de la diaporo ne multe gravas. Krome la diasporoj restis ankaŭ post la maturiĝo al la planto, ili estas malgrandaj kaj havas molan ŝelon.

Ekologia signifo[redakti | redakti fonton]

Birdoj tre gravas por la semdisvastigado. Nur en Mezeŭropo oni konas 186 specioj de lignoplantoj, kies diasporoj estas disvastigataj birdoĥorie. Multaj birdoj, ekzemple eŭropazia garolo kaj nuksrompulo kovras la diasporoj en depoton kaj tielmaniere disvastigante la planton. Tio okazas ekzemple ĉe kverko, fago, avelujo kaj cembro. La plej granda parto estas tamen disvastigata pere de endoĥorio.

Ankaŭ epifitoj kaj paparazito (ekzemple visko) estas birdoĥoriaj, iliaj semoj estas transporotataj de birdoj al tiu loko, kie ili povas ekburĝoni..

Ekzemploj[redakti | redakti fonton]

Ekzemploj de birdoĥoriaj specioj estas: