Blukresta Montaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Blukresta Montaro
(Blue Ridge Mountains)
montaro
Rainy Blue Ridge-27527.jpg
Blukresta Montaro kiel vidite ekde la Blukrest-montara Parkvojo (Blue Ridge Parkway) apud Mitĉel-Monto
Lando Flago de Usono  Usono
Regionoj
Parto de Apalaĉaj Montoj
Plej alta punkto Mitĉel-Monto
 - alteco 2 037 m s. m.
 - koordinatoj 35°45′53″N 82°15′55″W  /  35.76472°N, 82.26528°U / 35.76472; -82.26528 (Blukresta Montaro)
Geologia konsisto granito, gnejso, grejso
Apalaĉaj montoj
Apalaĉaj montoj
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Blue Ridge Mountains

Blukresta Montaro (angle : Blue Ridge Mountains) estas fiziografia provinco de Apalaĉaj Montoj. Tiu provinco konsistas el nordaj kaj sudaj fiziografiaj regionoj, kiuj disiĝas proksime de la roanoke-rivera interspaco [1]. La montara sistemo estas situanta en Orienta Usono, komencante ĉe sia plej suda parto en Georgio, tiam finiĝante norden en Pensilvanio. Okcidente de Blukresta Montaro, inter ĝi kaj la plejparto de Apalaĉaj Montoj, troviĝas Granda Apalaĉa Valo, limigita okcidente de Kresta kaj Vala provinco de Apalaĉaj Montoj.

Blukresta Montaro estas konata por sia blueta koloro se vidite ekde distanco. Arboj metas la "bluon" en Blukresta Montaro, kaŭze de la izopreno liberigita en la atmosfero [2], tiel kontribuante al la karakteriza nebuleto sur la montoj kaj ilia karakteriza koloro [3].

Ene de la blukrest-montara provinco estas du gravaj naciaj parkoj: Nacia Parko Ŝenandoah en la norda sekcio kaj Granda Fumplen-montara Nacia Parko en la suda sekcio. Blukresta Montaro ankaŭ enhavas la Blukrest-montara Parkvojon, 755 kilometrojn longa pitoreska aŭtovojo kiu ligas la du parkojn kaj estas situanta laŭlonge de la krestospintlinioj kun la Apalaĉo-Pado [4].

Geografio[redakti | redakti fonton]

Blukresta Montaro kiel vidite ekde Blowing Rock, Norda Karolina.

Kvankam la angla esprimo Blue Ridge foje estas uzita ekskluzive por la orienta rando aŭ antaŭa vico de Apalaĉaj Montoj, la geologia difino de la Blukrest-montara provinco etendas okcidenten al Kresto-kaj-Valo-Regiono, ampleksante Grandan Fumplenan Montaron (Great Smoky Mountains), Grandajn Balsams-Montaron (Great Balsams), Roan-Altaĵon, Arbustan Montaron (Brushy Mountains) ("elstaraĵo" aŭ "sprono" de Blukresta Montaro) kaj aliajn montarajn sistemojn.

Blukresta Montaro etendas tiel fore norden en Pensilvanion kiel Sudan Montaron. Dum Suda Montaro malkreskas al nuraj montetoj inter Gettysburg kaj Harrisburg, la zono de antikva rokaĵo kiu konstituas la kernon de Blukresta Montaro daŭras nordoriente tra la altaĵoj de Nov-Ĵerzejo kaj Hudson-regiono, poste atingante Bukŝe-Altaĵon (The Berkshires) de Masaĉuseco kaj Verdan Montaron (Green Mountains) de Vermonto.

Blukresta Montaro enhavas la plej altajn montojn en orienta Nordameriko sude de Bafina Insulo. Proksimume 125 da pintoj superas 1 500 m en alteco [5]. La plej alta pinto en Blukresta Montaro (kaj en tutaj Apalaĉaj Montoj) estas Mitĉel-Monto en Norda Karolino kun 2 037m. Ekzistas 39 da pintoj en Norda Karolino kaj Tenesio pli altaj ol 1 800m; kompare, nur Vaŝington-Monto en Nov-Hampŝiro altece superas 1 800 m en la norda parto de Apalaĉaj Montoj.

La Blukrest-montara Parkvojo laŭkuras 755 km da krestoj de sudaj Apalaĉaj Montoj kaj ligas du naciajn parkojn ( Nacia Parko Ŝenandoah kaj Granda Fumplen-montara Nacia Parko). En multaj lokoj laŭlonge de la parkvojo, ekzistas metamorfaj rokoj ( gnejso) kun falditaj zonoj de hele kaj malhele koloraj mineraloj, kiuj foje aspektas kiel la faldoj kaj turniĝoj en marmorokuko.

Geologio[redakti | redakti fonton]

Blukresta Montaro, panoramo de Kamentub-roka Monto (Chimney Rock Mountain).
Blukresta Montaro en la fono ekde Libereco-Universitato (Liberty University) en Lynchburg, Virginia

Plimulto el la ŝtonaro kiu formas Blukrestan Montaron estas antikvaj granitaj karnokitoj, metamorfaj vulkanaj formacioj, kaj sedimentaj kalkoŝtonoj. Lastatempaj studoj kompletigitaj fare de Richard Tollo, profesoro kaj geologo ĉe Universitato George Washington, disponigas pli grandan komprenon en la petrologio kaj geokronologia historio de la blukrest-montaraj bazaj serioj. Freŝdataj studoj trovis ke la bazogeologio de Blukresta Montaro estas farita el kompone unikaj gnejsoj kaj granitoidoj, inkluzive de ortopirokseno-entenantaj ĉarnokitoj. Analizo de zirkono-mineraloj en la granitoj kompletigita fare de John Aleinikoff ĉe la Geologia servo de Usono disponigis pli detalajn lokad-aĝojn.

Multaj el la karakterizoj trovitaj en Blukresta Montaro kaj dokumentitaj fare de Tollo kaj aliaj konfirmis ke la ŝtonaro montras multajn similajn ecojn en aliaj nordamerikaj Grenville-aĝaj teranoj. La manko de kalcia-alkala afineco kaj zirkon-aĝoj malpli ol 1 200 milionoj da jaroj (Mj) indikas ke Blukresta Montaro estas aparta de Adirondak-Montaro, Verda Montaro kaj eble de Novjorkiaj-Novĵersejaj Altaĵoj. La manko de kalcia-alkala afineco kaj zirkon-aĝoj malpli ol 1 200 milionoj da jaroj (Mj) indikas ke Blukresta Montaro estu aparta de Adirondak-Montaro, de Verda Montaro kaj eble de la Novjorkiaj-Novĵersejaj Altaĵoj. La petrologiaj kaj geokronologiaj datumoj indikas ke la blukrest-montara bazo estas sinteza orogeneza krusto kiu estis formita dum pluraj epizodoj ekde krusta magma fonto. Kamporilatoj plue ilustras ke ŝtonaro formita antaŭ 1 078-1 064 Mj konservas deformo-karakterizoj. Tiuj formitaj post 1 064 Mj ĝenerale havas masivan teksturon kaj ne estis submetitaj al kunpremado dum la ĉefepizodo de la Mezoproterozoiko [6].

Blukresta Montaro komencis formiĝi dum la Silurio antaŭ pli ol 400 Mj. Proksimume antaŭ 320 Mj, Nordameriko kaj Eŭropo koliziis, puŝante supren pli alte Blukrestan Montaron.

Historio[redakti | redakti fonton]

La angloj kiuj establis la kolonion de Virginio en la frua 17-a jarcento registris ke la indiĝena paŭhatana nomo por Blukresta Montaro estis Quirank. Ĉe la piedo de Blukresta Montaro, diversaj triboj inkluzive de la Siuoj, la Haudenosaunee kaj la Ŝauneoj ĉasis kaj fiŝkaptis. Germana kuracisto, John Lederer, kiel unua atingis la kreston de Blukresta Montaro proksime de nuntempa Harper's Ferry en 1669 kaj denove la sekvintan jaron. Kiel pli da setlantoj moviĝis en Virginion, ilia ekonomia kaj foje militema konkurado puŝis la indiĝenajn loĝantojn okcidenten.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. angle Physiographic divisions of the conterminous U. S.. Alirita 2007-12-06.
  2. angle Johnson, A. W., Invitation To Organic Chemistry, Jones & Bartlett Learning (1998) p. 261 ISBN 978-0-7637-0432-2 Books.google.com
  3. angle Blue Ridge Parkway, Frequently Asked Questions (2007). Alirita 2007-12-29.
  4. angle (2001)Blue Ridge Physiographic Province. Contract Report. Alirita 2007-12-29.
  5. angle; J.C. Reid, and R.H. Carpenter (2004)Physiography of North Carolina. Alirita 2007-12-29.
  6. angle Tollo, Richard P. ;John N. Aleinkoff; Elizabeth A. Borduas 2004 : Petrology and Geochronology of Grenville-Age Magmatism, Blue Ridge Province, Northern Virginia, Northeastern Section (39th Annual) and Southeastern Section (53rd Annual), Joint Meeting, Geological Society of America

Bibliografio[redakti | redakti fonton]