Bordoman

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bordoman
municipo de Okcident-Bengalio • urbego
Administrado
Poŝtkodo 713101
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 314 265  (2011) [+]
Loĝdenso 11 949 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 23° 15′ N, 87° 51′ O (mapo)23.2587.85Koordinatoj: 23° 15′ N, 87° 51′ O (mapo) [+]
Alto 30 m [+]
Areo 26,3 km² (2 630 ha) [+]
Horzono UTC+05:30 [+]
Bordoman (Tero)
Bordoman (Tero)
DEC
Bordoman
Bordoman
Situo de Bordoman
Bordoman (Barato)
Bordoman (Barato)
DEC
Bordoman
Bordoman
Situo de Bordoman

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Bardhaman [+]
vdr

Bordoman, oficiale Bordoman Sadar, bengale: বর্ধমান estas urbego en orienta Barato, en meza parto de subŝtato Okcidenta Bengalio, en la samnoma distrikto, kie ĝi estas ties sidejo.

Horloĝa turo en Bordoman

Demografio[redakti | redakti fonton]

En 2011 Bordoman havis 347 016 da loĝantoj kun legopovo preskaŭ 88%. En fino de la 1950-aj jaroj la urbo atingis la internacian kvalifikon urbego (pli granda, ol cent mil).

Geografio[redakti | redakti fonton]

Bordoman situas laŭ Damodar (rivero) sur ebenaĵo laŭ averaĝa alteco de 40 m super la marnivelo. Bolpur troviĝas 55, Ŝantipur (Okcidenta Bengalio) 58, Kriŝnanagar (Okcidenta Bengalio) 66, Kaljani 67, Durgapur 70, Serampore 73, Bankura 82, subŝtata ĉefurbo Kolkato 92, Baharampuro 100, Midnapore 108, Asansol 106, tutlanda ĉefurbo Delhio 1221, Mumbajo 1631 kilometrojn (aere) [1].

Historio[redakti | redakti fonton]

La historio de Bordoman estas konata de proksimume 5000 antaŭ Kristo (malfrua ŝtonepoko). La unua epigrafa referenco al la nomo de tiu loko okazis en sesajarcenta kupra plato trovita en vilaĝo. La urbego ŝuldas sian historian gravecon al maharaĝoj, kiuj ĉi tie establis siajn sidejojn. La fervojo estis malfermita en 1855.

Lingvoj[redakti | redakti fonton]

La oficiala lingvo en Bordoman estas la bengala lingvo, al kiu la angla aldoniĝas.

Eduko[redakti | redakti fonton]

En Bordoman la plej altnivela instruado okazas en universitato (inaŭgurita 1960) kaj en multe da altlernejoj.

Religio[redakti | redakti fonton]

La hinduismo estas la primara religio en Bordoman kun pli ol 83%, poste sekvas la islamo kun preskaŭ 15%, krome ekzistas iomete aliaj religioj malpli, ol 1%.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Ponto ĉe Bordoman

Bordoman estas signifa fervoja kaj ĉefvoja nodoj, ankaŭ ponto (por vojo) helpas la trafikon. Rikiŝoj kaj busetoj estas haveblaj por vojaĝado enurbe. Ankaŭ la bicikloservo estas tre aktiva. La plej proksima flughaveno funkcias en Kolkato.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Bordoman situas en tropika savana klimato (Aw) laŭ la Klimata klasifiko de Köppen. Jare pluvas po 1650 mm averaĝe. En ĉiuj monatoj pluvas, tamen plej ofte inter majo-oktobro dum musono. La temperaturo varias inter 21-31 °C.

Kristana kirko
Planetario

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • diversaj preĝejoj
  • salutarko estis konstruita en 1902-1903
  • reĝa palaco
  • botanika kaj zoologia ĝardeno ekde la 19-a jarcento
  • urbodomo estis konstruita inter 1890 kaj 1894
  • horloĝa turo
  • maŭzoleo
  • scienca muzeo
  • planetario

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • WikiTrans