Borsodbóta
Borsodbóta [borŝodbOta] estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Borsod-Abaúj-Zemplén, en Distrikto Ózd.
Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]
- Areo: 8 km²
- Alto super marnivelo: 220 m
- Koordinatoj de Tutmonda loktrova sistemo: 48.2119/20.3959
- Loĝantaro: 950
- Poŝtkodo: 3658
- Telefonprefikso: 48
Situo[redakti | redakti fonton]
Borsodbóta situas sub monto 401 m-ojn alta, en valo de rojo, laŭ flankovojoj. Ózd troviĝas 8, Miskolc 45 km-ojn.
Historio[redakti | redakti fonton]
La loko estis loĝata jam dum la bronzepoko. La unua mencio devenis el 1494 en formo "Bolcha". La kampoj precipe apartenis al la eklezio. En la 20-a jarcento la vilaĝanoj laboris en Ózd kaj Putnok. Vilaĝservoj estas aŭtonomio de ciganoj, infanĝardeno.
Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]
- romkatolika novromanika preĝejo omaĝe al Virga Maria Patrino de Dio de 1938
- kalvinana preĝejo
- kastelo
- fonto nomata Elly [eli]
Ĝemelkomunumo[redakti | redakti fonton]
Fontoj[redakti | redakti fonton]
- hungara kaj germana Vikipedioj
- Földrajzi Világatlasz, Budapest, 1992
- w.nagyvofely.hu
- w.gyaloglo.hu