Bothaville

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Bothaville estas grandurbo en Sudafriko, en Provinco Liberŝtato. Apudaĵo de la urbego estas KgotsongKhotsong.

Bazaj informoj

Geografio

Bothaville situas sur altebenaĵo laŭ rivereto en la meza parto de la lando. Vanderbijlpark troviĝas 140, Soweto 174, Krugersdorp 181, Johanesburgo 195, Bloemfontein 201, Pretorio 245, Durbano 511, Port Elizabeth 741, Kaburbo 1070 km.

Historio

Bothaville estis establita en 1891. Post 2 jaroj la loko prenis la nomon pri Theunis Louis Botha, kiu estis la origina posedanto de la bieno. Dum la brita-bura milito en la proksimeco batalo okazis en 1900. La urbeto ricevis municipostatuson en 1914.

Ekonomio

Bothaville estas centro de maizokultivado. Krome oni okupiĝas pri tritikoj, arakidoj, sunfloroj, fine gravas bredado de ŝafoj. Ĉiujare oni aranĝas komercospektaklojn.

Trafiko

Bothaville-on ne tuŝas gravaj ĉefvojoj, sed alvenas fervojo el Klerksdorp.

Klimato

Bothaville havas subtropikan klimaton. La temperaturo varias averaĝe 11-22 ° C. En Januaro regas la plej alta varmo, en Julio la plej malalta varmo. Jare pluvas ĉ. 700 mm. Pluvo kulminas Januare kaj malkulminas Julie.

Fontoj

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Bothaville en la angla Vikipedio.