Branjin Vrh

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Branjin Vrh
settlement in Croatia
Administrado
Poŝtkodo 31300
Demografio
Loĝantaro 764  (2021) [+]
Loĝdenso 42 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 45° 43′ N, 18° 31′ O (mapo)45.72118.517Koordinatoj: 45° 43′ N, 18° 31′ O (mapo) [+]
Areo 18,3 km² (1 830 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Branjin Vrh (Kroatio)
Branjin Vrh (Kroatio)
DEC
Branjin Vrh
Branjin Vrh
Situo de Branjin Vrh

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Branjin Vrh [+]
vdr

Branjin Vrh, hungare Baranyavár estas vilaĝo en Kroatio, en distrikto Osijek-Baranja, en municipo de Beli Manastir.

Situo[redakti | redakti fonton]

La komunumo situas sur ebenaĵo, laŭ la hungara landolimo, laŭ ĉefvojo Mohács-Osijek, fervojo Villány-Osijek preteriras. Beli Manastir troviĝas 3 km-ojn for.

Historio[redakti | redakti fonton]

Dum ŝtatfondiĝo de la hungaroj en 1000 Baranyavár iĝis departementejo. La tataroj en 1242 ne povis okupi la fortikaĵon, kiu trakonstruiĝis burgo en la 14-a jarcento. La turkoj okupis gin en 1526, la komunumo iĝis administra centro. En 1663 Miklós Zrínyi okupis la fortikaĵon, kiu neniiĝis, eĉ ruinoj ne restis. Post la turka erao alvenis diversaj popoloj, interalie serboj kaj germanoj. En 1910 vivis tie 1496 da homoj, (kroatoj en majoritato, hungaroj kaj germanoj en minoritato). Ĝis fine de la 1-a mondmilito la vilaĝo apartenis al Hungario, al Baranya (reĝa departemento), al distrikto de Baranyavár, kies distriktejo estis. Poste Branjin Vrh apartenis al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, ekde 1929 al Jugoslavio. En 1941 la hungara armeo okupis la regionon kaj ĝis 1945 tio estis parto de Hungario (apartenanta al distrikto de Villány), ekde 1991 de Kroatio. Post la 2-a mondmilito la germanoj estis deportitaj.

Vidindaĵo[redakti | redakti fonton]