Buchs ZH
- La mallongigo ZH en Buchs ZH staras por la svisa Kantono Zuriko. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Buchs.. |
Buchs ZH | |
---|---|
komunumo en Svislando | |
Kantono | Zuriko |
Distrikto | Dielsdorf |
Koordinatoj | 47° 27′ 33″ N 8° 26′ 16″ O / 47.45917 °N, 8.43778 °O (mapo)Koordinatoj: 47° 27′ 33″ N 8° 26′ 16″ O / 47.45917 °N, 8.43778 °O (mapo) |
Areo | 5,87 km² |
Alteco | 442 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 8107 |
Komunumkodo | 0083 |
Pri la komunumo
Buchs ZH estas komunumo en la distrikto Dielsdorf, Kantono Zuriko, Svislando. Ĝi havis 5097 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.
Geografio
Buchs situas en la Fortvalo ĉe la piedo de la montoĉeno Lägern, proksime de la urbo Zuriko. La najbarkomunumoj de Buchs estas Otelfingen, Regensdorf, Dällikon, Boppelsen, kaj la distriktĉefloko Dielsdorf ZH.
Trafiko
Per buslinioj la komunumo estas bone ligita al la reto de la Zurika Trafik-Unio. La stacidomo Dällikon-Buchs de la Svisaj Federaciaj Fervojoj, kie haltas la regiona trajnlinio S9, situas sur la teritorio de la najbarkomunumo Dällikon. Komence de la 19-a jarcento Buchs disponis pri propra trajnlinio, kiu post longa lukti estis fermita.
Historio
La unua mencio de Buchs datiĝas de la jaro 870 sub la nomo Puhsaha, kio signifas rivereto apud Buchs. Per tiu dokumenteo la bienestro Landeloh donacis siajn havaĵojn en la Limatvalo kaj Furtvalo, inter kiuj troviĝis ankaŭ Buchs, al la Monaĥejo Sankt-Galo.
En la jaro 1409 la vilaĝo fariĝis kiel parto de la habsburgaregteritorio posedaĵo de Regensberg, al kiu ĝi apartenis ĝis la jaro 1798.
Eksteraj Ligiloj
|