Dällikon

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dällikon
Blazono de Dällikon
Preghejo de Dällikon
komunumo en Svislando
Kantono Zuriko
Distrikto Dielsdorf
Koordinatoj  47° 26′ 27″ N 8° 26′ 20″ O / 47.44083 °N, 8.43889 °O / 47.44083; 8.43889 (mapo)Koordinatoj: 47° 26′ 27″ N 8° 26′ 20″ O / 47.44083 °N, 8.43889 °O / 47.44083; 8.43889 (mapo)
Nombro de loĝantoj 3519
Areo 4,49 km²
Alteco 440 m super marnivelo
Poŝtkodo 8108
Komunumkodo 0084
Mapo de Dällikon
vdr

Dällikon estas komunumo en la distrikto Dielsdorf, Kantono Zuriko, Svislando. Ĝi havis 3519 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Dällikon situas en la Furtvalo node de la urbo Zuriko, sude de la monto Lägern.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Dällikon limas en sudo al Buchs, en oriento al Regensdorf, en sudo al Oetwil ĉe Limato, kaj en okcidento al Dänikon.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Stacidomo Buchs-Dällikon

Inter Dällikon kaj Buchs sur la teritorio de Dällikon troviĝas stacidomo de la Svisaj Federaciaj Fervojoj, kiu estas servita de la regiona trajnlinio S6 de la Zurika Trafik-Unio. Loka busreto zorgas por la fajndistribuo de la loka trafiko.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua skriba mencio de la komunumo datiĝas de la 8-a de februaro 870, kiam alemana bienposedanto donacis bienojn apud Limato kaj en la Furtbalo al la Monaĥejo Sankt-Galo.

En la jaro 1468 la urbo Zuriko aĉetis la regejon Landenberg-Greifensee, al kiu apartenis tiutempe Dällikon. Zuriko atribuis la komunumon al la supervoktejo Regensberg. Post la Helveta Revolucio en la jaro 1798 la komunumo fariĝis parto de la distrikto Distrikt Regensberg kaj poste de Dielsdorf.

Ĝis la jaro 1843 la vilaĝoj Dällikon kaj Dänikon formis unu solan politikan komunumon.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]